Japana Ortodoksa Eklezio (Rusa Ortodoksa Eklezio)

(Alidirektita el Japana Ortodoksa Eklezio)

La Japana Ortodoksa Eklezio (japane 日本ハリストス正教会) estas aŭtonoma ortodoksa eklezio sub la regado de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Ĝi estis fondita de Sankta Nikolao de Japanio kiu venis al Japanio en 1861.

Japana Ortodoksa Eklezio
Katedralo Sankta Resurekto en Tokio
Orientiĝo Ortodoksa
Fondinto Nikolao el Japonio
Origino la 2-a de julio, 1861
Oficiala retpaĝaro www.orthodoxjapan.jp
vdr

Historio redakti

 
Sankta Nikolao de Japanio, fondinto de la Japana Ortodoksa Eklezio.
 
Katedralo de la Resurekto de Tokio.

La Ortodoksa Eklezio en Japanio naskiĝis danke al la agado de ĝia unua episkopo Nikolao, kiu naskiĝis en Rusio sub la nomo Ivano Dmitrieviĉ Kasatkin. Tiu sacerdoto alvenis al Hakodate en la guvernio Hokajdo, pro sendado de la Rusa Ortodoksa Eklezio kiel sacerdoto de la kapelo de la konsulejo de Rusio en la urbo. La tiamaj japanaj registaroj, sub regado de Tokugawa Iemochi, malpermesis la kristaniĝon de la japanoj, malgraŭ tio, kelkaj najbaroj de la kapelo ekvizitis ĝin kaj multaj fariĝis la unuaj ortodoksuloj de la lando. Tamen, ili ne estis la unuaj japanaj kredantoj, ĉar pluraj japanaj elmigrintoj iĝis ortodoksuloj en Rusio.

Krom kelkaj mallongaj vojaĝoj, Nikolao loĝis en Japanio ĝis Rusa-japana milito de 1904-1905. Dum tiu ĉi periodo liaj apostolaj misioj ampleksigis la orientan kristanan kredon je nacia skalo, kio igis lin la unua episkopo de la Japana Ortodoksa Eklezio. Nikolao fondis la Katedralon de la Resurekto en Tokio, ĉefurbo de Japanio, kie li restis dum la lastaj jaroj de sia vivo.

La frua misio pri fondado de la Japana Ortodoksa Eklezio dependis de la rus-ortodoksa eklezio, ĉefe rilate al financado. La milito inter Rusio kaj Japanio politike malfaciligis la ekleziajn aferojn. Post la Rusa Revolucio, la japana politiko havis novajn suspektojn pri la Japana Ortodoksa Eklezio, ĉefe pro ebla uzado de tiu eklezio por la spionado de la komunistoj. La dua episkopo Sergij Tihomirov severe suferis la registaran suspektadon kaj estis devigata rezigni la episkopadon.

Nuntempe redakti

Ekde 2004 la gvidanto de la Japana Ortodoksa Eklezio estis Daniel Nuŝiro, Metropolito de tuta Japanio kaj Arkiepiskopo de Tokio. Estas ĉirkaŭ naŭ mil kredantoj.

Eksteraj ligiloj redakti