Jara raporto de entrepreno estas publikaĵo, per kiu la entrepreno prezentas al siaj posedantoj (ekz. al la akciuloj) la agadon kaj la financajn rezultojn de la finiĝinta financa jaro. La raporto entenas i.a. la spezan kalkulon kaj la bilancon de la entrepreno.

Kelkaj entreprenoj eldonas krom la jara raporto ankaŭ kvaronjarajn raportojn.

En multaj landoj la jara raporto devas enteni raporton aŭ konfirmon de sendependa revizoro.