Jarandilla de la Vera

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Jarandilla de la Vera aŭ populare simple nomata Jarandilla en la zono [ĥaranDIja], estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso), regiono Ekstremaduro.

Jarandilla de la Vera
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres (Kacereso)
Komarko La Vera
Poŝtkodo 10450
Retpaĝaro jarandilla.es
Politiko
Urbestro Victor Manuel Soria Breña (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 3 113  (2008)
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 5° 39′ U (mapo)40.126944444444-5.6583333333333Koordinatoj: 40° 8′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 585 m [+]
Areo 62 km² (6 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Jarandilla de la Vera (Ekstremaduro)
Jarandilla de la Vera (Ekstremaduro)
DEC
Jarandilla de la Vera
Jarandilla de la Vera
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Jarandilla de la Vera (Hispanio)
Jarandilla de la Vera (Hispanio)
DEC
Jarandilla de la Vera
Jarandilla de la Vera
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jarandilla de la Vera [+]
vdr
Foto de la 19a jarcento ĉe la pilorio

La loĝantoj nomiĝas jarandillanos. La censita populacio en 2008 estis 3 113 loĝantoj.

Situo redakti

Jarandilla de la Vera estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je altitudo de 585 m; je 136 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 196 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, kaj je 221 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 62 km².

Historio redakti

La antaŭromiaj popoloj jam setlis en la areo kaj de la epoko de la Romia Imperio kiam la vilaĝo estis konata kiel "Flavium Vivertorum" restis nombraj restaĵoj kiel la ponto super la kanjono Jaranda, inter aliaj.

Poste de la epoko de la visigotoj restis baptujo kun la svastiko kiu troviĝas en la preĝejo de Santa María de la Torre.

Dum la epoko de dominado de araboj, ili nomigis la urbeton per la nomo de "Xarandiella". Pri la vera deveno de la vorto, oni devas memori, ke ĝi enhavas la vorton Aran, kiu en antaŭromiaj lingvoj signifis valorivero (en eŭska estas Harán-Jarán, valo) (kio aperas ankaŭ en la esprimo Campo Arañuelo, zono geografie tre proksima, aŭ en la Valo de Aran, Aranjuez, ktp.), tiele probable la araboj donis al la loko la praromian nomon de la zono. Jarandilla, venus de Jaranda, Xarán plus la sufikso -da, "loko de" kaj diminutivo illa-ae, "loko aŭ zono de la eta valo".

Sed la fakto sendube pli elstara el la historio estis la ĉeesto de la Imperiestro Karlo la 1-a de Hispanio kaj 5-a de Germanio. Li alvenis al Jarandilla la 11an de novembro de 1556 kaj gastis en la kastelo de la Grafoj de Oropesa, antaŭ lia translokiĝo al la Monaĥejo de Yuste kie vivs siajn lastajn tagojn. La kastelo de la Grafoj de Oropesa estas aktuale la Parador Nacional de Turismo Carlos V, tio estas ŝtatposedata gastejo, kie eblas tranokti (vidu sube).

Ekonomio redakti

Agrikulturo (tabako kaj kapsiko el kio oni produktas kapsikon) kaj brutobredado. Turismo lastatempe.

Bibliografio redakti

CALLE CALLE, Francisco Vicente, Judas Iscariote: vida, leyendas, iconografía, "La Quema", www.bubok.com, 2009.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildaro redakti