Jarcentohalo (Bochum)

La jarcentohalo en Bochum estis konstruita kie ekspozicihalo de la Bochumer Verein por la Düsseldorfer Gewerbeausstellung (metioekspozicio Duseldorfo) 1902 kaj poste reutiligita kiel kompresorhallo por la altfornoj de la Bochumer Verein.

jarcentohalo

Ĝi estis plurfoje pliampleksigita, la nomo jarcentohalo hodiaŭ estas uzata por la tuta konstruaĵo, kiu kovras areon da 8.900 m².

La ŝtalkonstruaĵo de la konstruparto el 1902 estas aparte rimarkinda, ĉar ĝi estas konstruita unualinie ne laŭ estetikaj vidpunktoj, sed prefere laŭ inĝenierteknikaj pripensoj, tiel ke ĝi do estas unu el la unuaj ekzemploj de utilcela arkitekturo.

Post ĝia sanigo la halo estas nun uzata por plej diversspecaj aranxoj, ekz. por la RuhrTriennale (jartrio) (ekz. en oktobro 2006 por elspezema kaj spektakla novincenigo de la opero La soldatoj de Bernd Alois Zimmermann).

Intertempe ĝi estas la centro de la nova okcidenta parko de Bochum, per kiu tiu ĉi iama industritereno devas esti utiligata kiel areo por loĝdomoj, metiejoj kaj ripozo. Krome ĝi estas unu el la atrakcioj de la Ruhr-regiono, kiuj estas evoluigitaj per la itinero de la industrikulturo.

Eksteraj ligiloj redakti