La Jarlung Cangpo, Jarlung CangpoYarlung Tsangpo, nomita ankaŭ Yarlung Zangbo (en tibeta: ཡར་ཀླུངས་གཙང་པོ་, en Wylie: yar kLungs gTsang po, en tibeta pinjino: Yarlung Zangbo) aŭ Yalu Zangbu (en simpligita ĉina: 雅鲁藏布江; en tradicia ĉina: 雅魯藏布江; en pinjino: Yǎlǔ Zàngbù Jiāng) estas la plej longa rivero de Tibeto, Ĉinio.[1]

Jarlung Cangpo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 840 km
Fluo
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj [[]]
vdr

Ĝi estas la plej supra fluo de la rivero Bramaputro. Originanta en la glaĉero Angsi en okcidenta Tibeto, sudoriente de la monto Kajlaŝo kaj de la lago Manasarovar, ĝi poste formas la Sudtibetan Valon kaj la Grandan Kanjonon de Jarlung Cangpo antaŭ pasi al la ŝtato Arunaĉal Pradeŝ, Barato.

Malsupre el Arunaĉal Pradeŝ la rivero iĝas pli mallarĝa kaj estas nomata Siang. Post atingi Asamon, la rivero estas konata kiel Bramaputro. El Asamo, la rivero eniras en Bangladeŝon ĉe Ramnabazar. El tie ĝis ĉirkaŭ antaŭ 200 jaroj ĝi fluis orienten kaj kuniĝis kun la rivero Meghna apud Bhairab Upazila. Tiu malnova kanalo estis laŭgrade sekiĝinta. Nune la ĉefa kanalo de la rivero estas nomita Jamuno, kiu fluas suden por kuniĝi al Gango, kiu en Bangladeŝo estas nomita Padma.

Elirinte el la Tibeta Altebenaĵo, la rivero formas la plej grandan kaj profundan kanjonon, nome la Granda Kanjono de Jarlung Cangpo.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Yue-man Yeung; Jianfa Shen (2004), Developing China's West: A Critical Path to Balanced National Development, Chinese University Press, p. 553, ISBN 978-9-62-996157-2
  2. "The New largest Canyon in the world - The Great Canyon of Yalung Tsangpu River (Tibet)". www.100gogo.com. Arkivita el la originalo en la 28a de februaro 2008. Alirita la 19an de aŭgusto 2020.