Jarmilaj Evoluigaj Celoj

La Jarmilaj Evoluigaj Celoj (JEC) de la Unuiĝintaj Nacioj estas grupo de ok celoj, kiujn ĉiuj 192 membraj ŝtatoj de la UN konsentis plenumi antaŭ 2015. Ili estis aprobitaj en la kunveno okazigita en septembro 2000 en Novjorko.

Jarmilaj Evoluigaj Celoj
plano
Poste Celoj por Daŭripova Evoluigo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Afiŝo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj

En 2015, sekve de kelkjara interna diskutado, komisiono de UN proponis novan liston de 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo por anstataŭi la JEC.

Celoj[1] redakti

1. Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton

  • Duonigi la nombron de personoj kiuj vivas per malpli ol unu dolaro tage
  • Duonigi la nombron de personoj kiuj suferas pro malsato

2. Atingi universalan elementan edukadon

3. Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj

  • Elimini seksan malegalecon en elementa kaj meza edukado prefere antaŭ 2005, kaj je ĉiuj niveloj antaŭ 2015

4. Redukti la nombron de infanaj mortoj

5. Plibonigi patrinan sanon

  • Redukti per tri kvaronoj la patrinan mortoproporcion

6. Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn

  • Haltigi kaj komenci retroturni la disvastiĝon de HIV/aidoso
  • Haltigi kaj komenci retroturni la oftecon de malario kaj aliaj ĉefaj malsanoj

7. Certigi median daŭripovon

  • Integri la principojn de daŭripova evoluo en landajn politikojn kaj programojn; retroturni perdon de mediaj rimedoj
  • Duonigi la nombron de personoj sen daŭripova aliro al sekura trinkakvo
  • Atingi signifan pliboniĝon en la vivo de almenaŭ 100 milionoj da kvartalaĉaj loĝantoj ĝis 2020

8. Starigi tutmondan partnerecon por evoluado

  • Pluevoluigi malferman negocan kaj financan sistemon regulbazitan, prognozeblan kaj nediskriminacian. Tio inkluzivas dediĉon al bona regado, evoluigo, kaj malriĉoredukto—nacie kaj internacie.
  • Alfronti la specialajn bezonojn de la malplej evoluintaj landoj. Tio inkluzivas sentarifan kaj senkvotan alirpovon por eksportoj; plibonigitan ŝuldoredukton por malriĉaj landoj kun pezaj ŝuldoj; nuligon de oficialaj duflankaj ŝuldoj; kaj pli malavaran oficialan evoluhelpon por landoj dediĉitaj al malriĉoredukto.
  • Alfronti la specialajn bezonojn de teroĉirkaŭitaj landoj kaj malgrandinsulaj evolulandoj.
  • Inkluzive trakti la ŝuldajn problemojn de evoluantaj landoj per naciaj kaj internaciaj iniciatoj por igi ŝuldojn longdaŭre elteneblaj.
  • Kunlabore kun la evoluantaj landoj, evoluigi decan kaj produktivan laboron por la junularo.
  • Kunlabore kun farmaciaj firmaoj, doni aliron al preze tolereblaj esencaj medikamentoj en evoluantaj landoj
  • Kunlabore kun la privata komerco, alirebligi la avantaĝojn de la novaj teknologioj – precipe informaj kaj komunikaj teknologioj.

Referencoj redakti

  1. Laŭ la traduko de Humphrey Tonkin kaj Chuck Smith [1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti