Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Moravská Třebová. Pri urbo en regiono de Třebíč temas artikolo Jaroměřice nad Rokytnou.

Municipo Jaroměřice, neoficiale "Jaroměřice u Jevíčka", situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en ebenaĵo de rivereto Úsobrnka, 3 km oriente de urbo Jevíčko. Ĝi estas relative granda, antaŭ la Dua Mondmilito ĉeĥa vilaĝo. Vivas ĉi tie 1 172 loĝantoj (2023). En la komunumo estas konata pilgrima loko, paroĥa preĝejo de Altigo de Sankta Kruco el la jaro 1713 sur monteto nomata Kalvario kaj kelkaj pluaj memorindaĵoj.

Jaroměřice
municipo
Preĝejo de Avanco de Kruco sur Kalvario
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jaroměřice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Montaro Drahana montetaro
Rivero Úsobrnský potok
Situo Jaroměřice
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 16″ N 16° 45′ 41″ O / 49.62111 °N, 16.76139 °O / 49.62111; 16.76139 (mapo)
Katastro 22,04 km² (2 204 ha) Jaroměřice
Loĝantaro 1 172 (2023)
Denseco 53,18 loĝ./km²
Sulko Boskovica sulko
Unua skribmencio 1361
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43 ĝis 569 44
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578151
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jaroměřice
Retpaĝo: www.jaromerice.net
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de la komunumo redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita en la jaroj 1080 - 1090 de episkopo Jaromír el Olomouc, frato de ĉeĥa reĝo Vratislav la 2-a. Poste ĝi estis havaĵo de episkopejo de Prago kaj de la jaro 1436 de laikaj feŭdoj, el kiuj la plej gravaj estis de la jaro 1660 familiaro Šubíř el Chobyně. František Michal Šubíř, la plej alta landa juĝisto, konstruigis sur monteto super la vilaĝo post la jaro 1708 faman pilgriman areon "Kalvarion" pro dankemo por savo de vivo de sia edzino okaze de nasko.

Pilgrima areo sur Kalvario redakti

Kruco redakti

Sude de la vilaĝo troviĝas nealta monteto sur kies nordokcidenta deklivo estas kruta, profunda fendego nomata Kadrmana, laŭ nomo de malbona spirito. Por senfortigi la dajmonon la vilaĝanoj konstruis en la jaro 1664 super Kadrmana krucon. Sub ĝi ili celebris diservojn.

Kapelo redakti

En la jaro 1683 estis sur la sama loko konstruita de posedanto de la sinjorejo Jaroměřice František Julius Šubíř kapelo de Altigo de Sankta Kruco kaj de sanktulaj patronoj kontraŭ pesto Sankta Fabiano, Sankta Sebastiano, Sankta Roĥo kaj Sankta Rozalia, kiel danko por forigo de pesta infekto.

Templo redakti

Baroka pilgrimkomplekso, konstruita je mendo de František Michal Šubíř, estas kopio de Baziliko de Dia Tombo en Jerusalemo. Konstruado okazis en la jaroj 1713 - 1738 fare de konstruistoj el rondo de Jan Blažej Santini-Aichel. Sur loko de origina kapelo el la jaro 1683 estis konstruita belega baroka preĝejo de Altigo de Sankta Kruco. Ĝia centra punkto estas la ĉefaltaro kun bildo de kapo de Elaĉetinto, nomita "Salvatoro" konsekrita en Romo en la preĝejo "ad Sancta Sanctorum" (Sanktejo de Sanktuloj), kie troviĝas la originalo. Sinsekve estis konstruataj pluaj sakralaj objektoj kun multaj bibliaj rememoraĵoj je martira morto de Kristo.

Ekstere sur ĉeffasado estas tri kalvariaj krucoj kaj sub ili ŝtonaj blazonoj de la preĝejfondinto kaj de lia edzino. Antaŭ la ĉefaltaro en templa pavimo estas enirejo en kripton kun du tomboŝtonoj kun reliefoj de la fondinto kaj de lia familio. Sur maldekstra flanka altaro en vitra ĉerko estas relikvioj de Sankta Feliciano, martiro el tempoj de la unuaj kristanoj en Romo. Post la ĉefa altaro estas kapelo nomata "Getsemanejo". Ĉi tie estas reliefoj de Kristo kaj apostoloj sur Olivmonto, mariankulta bildo el la 16-a jarcento kaj baptujo el la suba preĝejo, ekskluziva memorindaĵo el la 15-a jarcento.

Kalvaria vojo redakti

Atentinda estas la Kalvaria vojo, kies komenco estas sube en Jaroměřice ĉe la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en kapelo kun kruco kaj iloj por martirado de Kristo, tiel nomata Pilata domo. La arbara vojo iras supren laŭ naŭ haltoj kaj du haltoj estas en la preĝejo, do entute dek unu, kontraŭ kutimaj dek kvar. Ili estas sabloŝtonaj obeliskoj kun reliefoj de Krista sufero kreitaj de skulptisto Klement.

En la pilgriman areon, ĉirkaŭbaritan per alta muro oni eniras per metala forĝita pordego inter du turoj, super kiu estas sceno, kiam Pilato montras al homoj martirigitan Kriston kaj vokas "Ecce Homo" (Jen Homo).

 
Kastelo Jaroměřice

Paroĥestrejo redakti

Ekster la barita areo de pilgrimejo estis konstruita en situa formo de andrea kruco paroĥestrejo kaj Loreta kapelo. La paroĥestrejo estis konstruita en la jaro 1731 kaj la kapelo de Sankta Maria de Daŭra Helpo estis alkonstruita en la jaro 1742. Sur altaro en ĝi estas antikva statueto de Sankta Maria Loreta, alveturigita ĉi tien el la itala Loreto. Sub la kapelo estas kripto, en kiu estas enkriptigitaj Aŭgustenanoj, kiuj en la 18-a jarcento Kalvarion administris.

Ceteraj memorindaĵoj redakti

Kasteleto redakti

De la jaro 1564 posedis la bienegon sinjoro Petr Bílský el Kaříšov. Lia filo Jan Blahoslav Bílský en tempo ĉirkaŭ la jaro 1590 la kastelon rekonstruis kaj ornamis ĝin per renesancaj sgrafitoj. Super fenestroj estas kvar sgrafitaj segmentoj kun kapoj de gesinjoroj kaj du segmentoj kun blazonoj. La portalo estas bosita kaj super ĝi skulptita blazono de Jan Blahoslav Bílský. En la enira halo estas volbo en kresta reto kaj en ceteraj salonoj estas krucaj volboj.

 
Sankta Floriano

Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj redakti

Tiel nomata suba preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj situas sur urboplaco. Origine ĝi estis gotika ununava konstruaĵo verŝajne el la 12-a jarcento, el kiu konserviĝis sakristio volbita per ripa kruco sub la turo ĉe poligona presbiterejo. La preĝejo estis rekonstruita malfrubaroke en la jaro 1809. En fronto de oblonga navo estas antaŭĉambro kaj sur ambaŭ flankoj du poligone fermitaj kapeloj kun oratorioj. Interno estas volbita kruce, ĥorejo en unu arko masonita. En la preĝejo estas tomboŝtono kun bildo de kavaliro Jan el Linhartice el la jaro 1562. Ĉirkaŭ la preĝejo iam estis vilaĝa tombejo. Nun estas en tiu loko sur herbejo antaŭ la preĝejo statuoj de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1882, Sankta Floriano el la jaro 1819 kaj Statuaro de Cirilo kaj Metodo. Kiel jam menciite en malgranda kapelo nomata Pilata domo komenciĝas la kalvaria vojo al la pilgrimejo sur Kalvario.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti