Jaroměřice nad Rokytnou (kastelo)

49° 055′ 40″ N 15° 53′ 33″ O / 49.92778 °N, 15.89250 °O / 49.92778; 15.89250 (mapo)

Baroka kastelo Jaroměřice nad Rokytnou situas en Ĉeĥio, Regiono Vysočina, en samnoma urbeto 14 sude de Třebíč.

Pro sia elstara valoro ĝis estas listigita inter Naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Historio redakti

 

La kastelo estis konstruita surloke de la origina gotika fortikaĵo el la 15-a jarcento. Tiu estis alikonstruita je renesanca kastelo, kiu konserviĝis en la masonaro de la nuna konstruaĵo. En 1700-1737 dum posedo de la nobela familio Questenberk la kastelo estis rekonstruita je ampleksa baroka kastela komplekso kun paroĥa preĝejo de Sankta Margareta.

Ĉe la kastelo troviĝas franca ĝardeno kaj angla parko.

Praktikaj informoj redakti

La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, alitempe laŭ interkonsento.

En tri memstaraj itineroj viziteblas barokaj internoj kun valoraj ekipaĵoj kaj kolektoj. Estas tie lokitaj kolektoj de muzikinstrumentoj, porcelano kaj meblaro de la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Aparte unika estas baroke pentroornamita salonego de antaŭuloj.

En la unua duono de aŭgusto okazas en la kastelo tradicia festivalo pri klasika muziko.

Referencoj redakti

NOVÁČEK, Ondřej; JIČÍNSKÝ, Petr; SUCHARDA, Jan. Malé dějiny Jaroměřic nad Rokytnou. 1. vyd. Hrotovice : PhDr. Jan Sucharda – JAS Hrotovice, 2002. 192 s. ISBN 80-238-9866-3.

Eksteraj ligiloj redakti