Jaroslav Heyrovský

ĉeĥa fizika kemiisto

Jaroslav HEYROVSKÝ [hejrovski] (naskiĝis la 20-an de decembro 1890 - mortis la 27-an de marto 1967) estis ĉeĥa fizika kemiisto, ricevinta en 1959 Nobel-premion.

Jaroslav Heyrovský
Nobel-premiito
Persona informo
Naskonomo Jaroslav Viktor Leopold Heyrovský
Naskiĝo 20-an de decembro 1890 (1890-12-20)
en Prago, Malnova Urbo
Morto 27-an de marto 1967 (1967-03-27) (76-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vyšehrad vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato-Kolegio de LondonoAkademia gimnazio ŠtěpánskáUniversitato de KaroloSorbono • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Memorigilo Jaroslav Heyrovský
Familio
Patro Leopold Heyrovský vd
Gefratoj Leopold Heyrovský vd
Infanoj Michael Heyrovský • Jitka Černá-Heyrovská vd
Parencoj Ferdinand Šimon Heyrovský • Arnošt Hofbauer vd
Profesio
Okupo kemiistofizikistoinventistoinstruistosciencisto vd
Laborkampo kemio • polarography • fizika kemio • discoveries and inventions vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Prago kaj unue studis kemion, fizikon kaj matematikon ĉe la Universitato de Karolo kaj poste foriris studi al la Universitato-Kolegio de Londono. En tiu ĉi tempo li renkontis tiom gravajn homojn kiel Sir William Ramsay. Li abituriis en 1913; laborante kun profesoro Frederick George Donnan li ege ekinteresiĝis pri elektrokemio.

Li ricevis siajn sekvajn titolojn en 1918 kaj 1923. Heyrovský komencis sian sciencan karieron ĉe la Universitato de Karolo en Prago, kie li baldaŭ fariĝis profesoro de fizika kemio.

La ĉefa laborkampo de Heyrovský estis polarografio. Li inventis ĝin en 1922 kaj kunkreis polarografon kontinue laborantan (1925). Li estis fondinto kaj unua direktoro de Polarografia Instituto de Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj (1950-1963).

Sekve de lia morto en 1967 li estis entombigita ĉe la tombejo de Vyšehrad en Prago.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti