Jasmeno (science: jasminum) estas genro de dukotiledonaj plantoj el la familio de oleacoj. La termino originas de la araba-hispana yas[a]mín, derivata de la klasika araba yāsamīn kaj de la orienta mezpersa lingvo yāsaman[2]. Ili estas daŭr- aŭ fal-foliaj arbustoj kaj grimpoplantoj kun tigoj staraj aŭ iom volviĝantaj, kun folioj simplaj aŭ plume kunmetaj, kun 5-sepalaj, 5-petalaj floroj blankaj, flavaj aŭ rozaj, plejofte odoraj. La floroj kreskas unuopaj, aŭ en cumojgrapoloj. Ili produktas karnajn fruktoj (berojn) nigraj[3]. Ekzistas pli ol 200 specioj el la mezvarmaj, subtropikaj kaj tropikaj regionoj de la Malnova mondo, pluraj kultivataj por ornamo, parfumomedicino, ekz. la grandflora jasmeno (jasminum grandiflorum, alinomata hispania jasmeno) kaj la oficina jasmeno (jasminum officinale, alinomata blanka jasmeno).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jasminum
Floroj de araba jasmeno (jasminum sambac) kun milda tono
Floroj de araba jasmeno (jasminum sambac) kun milda tono
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Jasminum'
L., 1753
Specio: Pli ol 200 specioj
(Vd CPN[1])
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Simboloj redakti

Jasmeno en naciaj kulturoj redakti

Dum jarcentoj, jasmenon konsideras Azio kiel simbolon de beleco kaj ina tento.

En Barato, Kamadevo, la dio de amo, atingis siajn viktimojn per sagoj ligitaj al jasmenaj floroj.

Blanka jasmeno estas ankaŭ flora emblemo de tunizia kulturo: donaci ĝin estas pruvo de amo.

Kleopatro estus irinta renkonti Marko Antonio en ŝipo, kies veloj estis kovritaj kun esenco de jasmeno.

En Sirio, jasmeno estas la simbola floro de Damasko, kiu estas nomata la Urbo de jasmeno.

En Tajlando, jasmeno estas uzata kiel simbolo de la patrineco.

"Jasmino" estas ankaŭ populara ina antaŭnomo donita en multaj landoj.

La geedzeco de jasmeno estas la simbolo de 66 jaroj de geedzeco en la franca folkloro.

Jasmeno kiel nacia floro redakti

 
Proksima vido de floro de komuna jasmeno (jasminum officinale)

Pluraj landoj kaj ŝtatoj konsideras jasmenon kiel nacian simbolon. Ili estas la sekvaj:

  • Havajo: Jasminum sambac estas eble la plej populara floro; oni ofte disponas ilin en florkronon ĉirkaŭ la kolo, kaj estas la temo de multaj kantoj.
  • Indonezio: Jasminum sambac estas la nacia floro, adoptita en 1990; ĝi rilatas al la nomo "melati putih", kaj estas la plej grava floro dum geedziĝaj ceremonioj por indoneziaj etnoj, aparte en la insulo de Javo.
  • Pakistano: Jasminum officinale estas konata kiel "chambeli" aŭ "Yasmin", estas la nacia floro.
  • Filipinoj: Jasminum sambac estas la nacia floro, adoptita en 1935, kaj konata en la insuloj kiel "sampaguita"; ili estas kutime disponitaj en girlandojn, kiuj estas tiam uzataj por garni religiajn bildojn.

Priskribo redakti

Jasmenoj, kutime blankaj, kvankam ekzistas kelkaj flavaj specioj (i.a. jasminum fruticans), ofte havas agrablan kaj intensan aromon. Tiuj plantoj estas ĉefe kultivataj pro siaj floroj en ĝardeno, aŭ hejme. Floroj de tranĉitaj tigoj daŭras ĉirkaŭ 24 horojn.

Jasmenoj povas esti ĉu falfoliaj (folioj falas en aŭtuno) ĉu ĉiamverdaj (verdaj tutjare), kaj povas esti rektaj, etendantaj, aŭ grimpantaj arbustoj kaj grimpoplantoj. Sur palisaro ili povas atingi alton je pluraj metroj. Iliaj folioj estas portataj kontraŭe aŭ alternative unu al aliaj. Ili povas esti unuopaj, triopaj, aŭ plumearanĝaj.

La floroj malfermiĝas nokte, kaj kiam la temperaturo estas pli alta ol 17 °C. La floroj estas tipe ĉirkaŭ 2,5 cm je diametro. Ili estas blankaj aŭ flavaj en koloro, kvankam en maloftaj okazoj ili povas esti iomete ruĝetaj. La floroj estas portataj en cumaj amasoj kun minimumo de tri floroj, kvankam ili povas ankaŭ esti solaj ĉe la finoj de branĉetoj. Ĉiu floro havas proksimume kvar ĝis naŭ petalojn, kaj unu ĝis kvar ovoloj. Ili havas du stamenojn kun tre mallongaj filamentoj. La brakteoj estas liniaj aŭ ovoformaj. La kaliko havas formon de sonorilo.

Uzoj redakti

En suda kaj sudorienta Azio, virinoj ofte portas ilin en siaj haroj. Ili estas ankaŭ uzataj por fari teon, kies bazo estas verda teo. Per multaj specioj, distiliĝas oleo, kiu produktas parfumojn. En aromoterapio, jasmeno estas uzata pri la emocia aspekto kiel afrodizio, malstreĉigo de la muskoloj kaj kontraŭ angoro.

Referencoj redakti

  1. . 10. Jasminum Linnaeus (HTML) (angle) 15 pp. 307. Chinese Plant Names (Ĉiniaj PlantoNomoj) (3-a de junio 2008).)
  2. http://lema.rae.es/drae/?val=jazmín Jazmín (Jasmeno). Vortaro de la Hispania Reĝa Akademio (hispane)
  3. Ernst Schmidt, Mervyn Lötter, & Warren McCleland (2002). Trees and shrubs of Mpumalanga and Kruger National Park (Arboj kaj arbustoj de la nacia parko Mpumalanga kaj Kruger) (angle). Jacana Media. ISBN 978-1-919777-30-6.

Eksteraj ligiloj redakti