Jaspo

vario de kalcedono, kolorita de fera oksido

Jaspo - laŭ la Malnova Testamento de la Londona Biblio en traduko de L. L. Zamenhofo jaspiso - estas mikrokristala, fajngrajna variaĵo de la mineralo kvarco (SiO2).

bunta jaspo el Madagaskaro

Laŭ Francisko Azorín Jaspo estas Polurebla ŝtono kun diverskoloraj strioj, uzata por konstruo k. juvelarto.[1] Li indikas etimologion el greka iaspis kaj de tie la latina iaspis.[2]

Priskribo redakti

Ĝi tre parencas al la ĉiam fibre strukturigita mineralo kalcedono - same kvarca variaĵo - kaj laŭ multaj sciencistoj estas subvariaĵo de ĝi. La parenceco tiom proksimas, ke eĉ aperas ŝtonoj en kiuj fajngrajna, do jaspa, kaj fibre strukturigita, do kalcedona minerala materialoj estas interplektitaj kaj kunkreskiĝintaj.

Jaspo konsideriĝas gemo kaj home utiliĝas ekskluzive por kreado de juveloj.

Ecoj redakti

Jaspo malofte troveblas en pura formo. Pro miksiĝoj kun agatoj kaj opaloj, sed ankaŭ pro nekvarcaj miksiĝoj (kiuj permeseblas ĝis 20 procentoj, krome ŝono ne plu rajtas nomiĝi jaspiso) de argilo, fera oksido, fera hidroksidomangana hidroksido. Pro tiu diversexo la kxemiaj kaj fizikaj ecoj tre varias, kaj same la koloroj. Sekve de tio multaj similformaj kaj -koloraj mineraloj vendiĝas sub la nomo "jaspo", sen vere meriti tion.

Etimologio redakti

La vorto "jaspo" respektive "jaspiso" venas de la latina vorto iaspis kaj pli frue de la greka ἴασπις (íaspis), kiuj ambaŭ signifas "punkte kolorigita ŝtono". Tiu termino mem baze venas de la egiptapersa lingvoj (jaŝp). Kiel la unua frazo jam indikas, la gemo plurloke menciiĝas en la Malnova Testamento de la biblio.

Rilataj kredoj redakti

La germana natursciencisto Konrad Gesner, kiu vivis dum la malfrua mezepoko, skribis: "La jaspo estas kiel ŝildo antaŭ la brusto, la glavo en la mano kaj la serpento sub la piedoj. Ĝi protektas kontraŭ ĉiuj malsanoj kaj novigas spiriton, koron kaj saĝon."

Jam en antikva Grekio oni kredis, ke portado de jaspo donus al la portanto spiritan harmonion kaj ke virinoj pro portado de la gemo havus harmonian gravedecon.

Ruĝkoloraj jaspo laŭ tiuj antikvaj tradicioj plej bone helpu kontraŭ vomemo kaj troa voremo.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 95.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti