Jaume Grau Casas

kataluna poeto en Esperanto

Jaume GRAU CASAS [ĵaŭme graŭ kazes] (naskiĝis je la 2-a de decembro 1896 en Barcelono kaj mortis je la 8-a de novembro 1950 en Valencio) estis kataluna poeto en Esperanto. Li estas konsiderata la precipa Esperanto-poeto el Katalunio. Li estas frato de Josep Grau Casas.

Jaume Grau Casas
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1896 (1896-12-02)
en Barcelono
Morto 8-an de novembro 1950 (1950-11-08) (53-jaraĝa)
en Valencio
Lingvoj katalunaEsperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Josep Grau Casas
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Vivo redakti

Esperantisto de 1914, li estis redaktoro de Kataluna Esperantisto inter 1920 kaj 1924, kaj longe aktivis kiel prezidanto aŭ sekretario de la Internaciaj Floraj Ludoj, kies Natura Floro (ĉefa premio) li gajnis en 1919 kaj 1936. Membro de la Lingva Komitato ekde 1926 kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li estis enkarcerigita pro sia katalunismo post la okazaĵoj de la 6a de oktobro 1934 kaj denove en 1938, dum konfliktoj en la respublika flanko dum la hispana enlanda milito. Post la fino de la milito li ekziliĝis al Francio, kie li pasigis kvin jarojn en diversaj koncentrejoj. Dum liaj periodoj en malliberejoj kaj koncentrejoj li skribis diversajn artikolojn, kelkajn el kiuj aperis en la tiama gazetaro. En la lastaj jaroj li okupiĝis pri la redaktado de hispana antologio (kiu perdiĝis) kaj pri ortografia reformo de Esperanto, celanta forigi la supersignojn. En 2008 lian personan arkivon transprenis Kataluna Esperanto-Asocio.

En 2017 estis publikigita en esperanto Tagoj kaj Ruinoj, preskaŭ 600-paĝa taglibro pri sia vivo en la francaj koncentrejoj, beletre verkita. Ĝin tradukis Miguel Fernández.

Listo de verkoj redakti

Poemaroj en Esperanto redakti

Poemaroj en la kataluna redakti

  • Somni d'uns dies de juny, 1936

Poemaroj en la hispana redakti

  • El suplicio de tántalo, 1937

Tradukoj redakti

Lernolibroj redakti

  • Llengua auxiliar internacional esperanto Primer Manual, 1930
  • Curs complet de la llengua internacional [Gramatiko, ekzercaro kaj vortaro], 1934

Taglibro redakti

  • Tagoj kaj Ruinoj, 2017, SATeH. Tradukita kaj komentita de Miguel Fernández

Eksteraj ligiloj redakti