Jaume Miravitlles i Navarra

hispana esperantisto

Jaume MIRAVITLLES i NAVARRA (Figueres, 1906 - Barcelono, 1988) estis kataluna politikisto, verkisto kaj esperantisto.

Jaume MIRAVITLLES i NAVARRA
Persona informo
Naskiĝo 1906
en Figueres
Morto 1988
en Barcelono
Lingvoj hispanaEsperantokataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Esquerra Republicana de Catalunya vd
Profesio
Okupo Politikisto kaj verkisto
Verkado
Verkoj Gent que he conegut
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Post enprizonigo pro disdono de katalunismaj flugfolioj (1925), li partoprenis en la okazaĵoj de Prats de Molló en 1926. Poste, dum sia ekzilo en Parizo, li kompletigis sian studadon pri inĝenierio. En tiu tempo li aktoris en du filmoj de Luis Buñuel: Un chien andalou (en la sceno de la piano, apud Salvador Dalí) kaj L'âge d'or. Li revenis en Katalunion en 1930, sed estis enprizonigita ĝis la proklamo de la Respubliko. Liberiĝinte, li aliĝis al Bloc Obrer i Camperol kaj en 1934 li ŝanĝis al Esquerra Republicana de Catalunya, kvankam li anis ankaŭ en Estat Català. En tiu tempo li verkis por la gazetoj L'Opinió, L'Hora kaj La Humanitat. Li estis membro de la plenumkomitato de la Popolaj Olimpikoj, kiun oni planis organizi en Barcelono de la 22-a ĝis la 26-a de julio 1936 kiel alternativo al la Olimpikoj de Berlino, sed kiujn ni okazis pro la armea ribelo. Dum la sekva enlanda milito, li fariĝis komisaro pri propagando de la kataluna registaro, en kiu Esperanto grave rolis. Krom li kreis la filmeldonejon Laya Films kaj la distribuejon Catalònia Films.

Ekziliĝinte en 1939 li amikiĝis kun André Malraux. En Francio li redaktis la revuon El Poble Català. Li poste loĝis ankaŭ en norda Afriko kaj en Meksiko. Fine li establis sin en Nov-Jorko ĝis 1962, de kie li kunlaboris kun diversaj gazetoj respublikismaj kaj katalunismaj, kaj kie li organizis Florajn Ludojn.

Li revenis en Katalunion en 1962, kie li publikigis artikolojn en El Correo Catalán kaj Tele-exprés kun la pseudonomo Spectator.

Verkoj redakti

  • 1932 Ha traït, Macià?
  • 1932 (possiblement) Contra la cultura burgesa
  • 1932 De Jaca a Sallent
  • 1932 Los obreros y la política
  • 1933 El ritme de la revolució
  • 1935 Crítica del 6 d'octubre
  • 1936 Elements per a una campanya d'esquerra
  • 1937 Catalans a Madrid
  • 1971 Barcelona, latitud Nova York, longitud París
  • 1972 Geografía contra geopolítica
  • 1972 Episodis de la guerra civil espanyola
  • 1975 Humanització del català
  • 1977 Los comunicados secretos de Franco, Hitler y Mussolini
  • 1980 Gent que he conegut
  • 1981 Més gent que he conegut

Premioj redakti

Ligoj redakti