islamo • Kejawen • hinduismobudhismo

Javanoj (en java: Ngoko: ꦮꦺꦴꦁꦗꦮ (Wong Jawa), Krama: ꦠꦶꦪꦁꦗꦮꦶ (Tiyang Jawi);[1] (en indonezia: Suku JawaOrang Jawa) estas etna grupo indiĝena de la indonezian insulo Javo.

Javanoj
etno en Indonezio • Indoneziaj indiĝenoj
Indonezianoj
Indoneziaj indiĝenoj
Suma populacio
100 000 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
* supra vico: Raden Wijaya, Tribhuwana Tunggadewi, Gajah Mada, Diponegoro, Raden Saleh. * meza vico: Pakubuwono X, Kartini, Sukarno, Suharto, Sudirman. * malsupra vico: Anggun C. Sasmi, Sri Mulyani Indrawati, Abdurrahman Wahid, Megawati Sukarnoputri, Dian Sastrowardoyo.
Javana kortega ceremonio en Keraton Surakarta en 1932.

Priskribo redakti

Kun proksimume 100 milionoj da personoj,[2] ili formas la plej grandan etnan grupon en Indonezio. Ili loĝas ĉefe en la centraj ĝis orientaj partoj de la insulo. Estas ankaŭ gravaj nombroj de javandevenuloj en plej el la ceteraj provincoj de Indonezio, en Malajzio, Singapuro, Surinamo, Egiptio, Saudarabio kaj Nederlando.

 
Infanoj de Tengeraj javanoj.

La etna grupo de Javanoj havas multajn subgrupojn kiel la Mataramanoj, Cirebonanoj, Osinganoj, Tengeranoj, Saminanoj, Nagananoj, Banĝumasanoj ktp.[3]

Majoritato de Javananoj identigas sin kiel islamanoj, kaj minoritato kiel kristanoj kaj hinduistoj. Tamen, la Javana civilizacio estis tre influita pro pli ol jarmilo de interagado inter la indiĝenaj animisma religio Keĝaven kaj la hindia hindusimabudhisma kulturo, kaj tiu influo estas ankoraŭ videbla en la javaj historio, kulturo, tradicioj, kaj artoj. Pro sia enorma tutmonda loĝantaro, la javanoj estas konsiderataj grava grupo ĉar ili estas la kvara plej granda etna grupo inter islamanoj en la mondo post Araboj,[4] Bengalanoj[5] kaj Panĝaboj.[6]

Notoj redakti

  1. Harjawiyana, Haryana. (2001) Kamus unggah-ungguh basa Jawa. Kanisius, p. 185. ISBN 978-979-672-991-3.
  2. Ananta, Aris. (Decembro 2015) Demography of Indonesia's Ethnicity (indonezie). Institute of Southeast Asian Studies. doi:10.1355/9789814519885. ISBN 978-981-4519-87-8.
  3. Publication Name:. Arkivita el la originalo je 10 July 2017. Alirita 6 August 2013.
  4. Margaret Kleffner Nydell Understanding Arabs: A Guide For Modern Times, Intercultural Press, 2005, (ISBN 1931930252), p. xxiii, 14
  5. Ĉirkaŭ 152 milionoj da bengalaj islamanoj en Bangladeŝo kaj 36.4 milionoj da bengalaj islamanoj en Barato (ĉirkaŭkalkuloj de Monda faktolibro de CIA en 2014, kun nombroj kiuj povas suferi rapidajn kreskojn); ĉirkaŭ 10 milionoj da bangladeŝanoj en Mezoriento, 1 miliono en Pakistano, 5 milionoj en Britio.
  6. Gandhi, Rajmohan. (2013) Punjab: A History from Aurangzeb to Mountbatten. New Delhi, India, Urbana, Illinois: Aleph Book Company. ISBN 978-93-83064-41-0.

Bibliografio redakti

  • Caldarola, Carlo (1982), Religion and Societies: Asia and the Middle East, Walter de Gruyter
  • Gin, Ooi Keat (2004), Southeast Asia: A Historical Encyclopedia, from Angkor Wat to Timor. R-Z. Volume three, ABC-CLIO
  • Hooker, M.B. (1988), Islam in South East Asia, Brill