Javia skribo

arabbaza alfabeto por la malaja lingvo

La javia skribo (ĉi-alfabete جاوي Jāwī; en la regiono Pattani de suda Tajlando nomata Yawi; en la aĉea lingvo Jawoë) estas variaĵo de la araba alfabeto por skribi la malajan lingvon, la aĉean lingvon, la banĝaran lingvon, la minankabaŭan lingvon, la suluan lingvon (TausūgBahasa Sūg, malaje Bahasa Suluk, tagaloge Wikang Tausug, cebue Tinausug) kaj plurajn aliajn lingvojn en Sudorienta Azio, kies parolantoj havas tradician kulturan ligon al islamo.

La javia skribo estas unu el la du oficialaj alfabetoj en Brunejo, kaj uzatas kiel alternativa alfabeto en Malajzio. Tradicie, ĝi estis la norma alfabeto por la malaja lingvo sed intertempe estas pli-malpli anstataŭita per variaĵo de la latina alfabeto nomata Rumi - nuntempe la javia skribo preskaŭ nur uzatas por religiaj kaj kulturaj celoj. Ĉiutaga uzado de la javia skribo tamen estas subtenata en pli konservativaj lokoj loĝataj de malajoj aparte en la regiono Pattani de Tajlando kaj la subŝtato Kelantan de Malajzio.

javia skribo en islama kaligrafio sur indikilo de reĝa maŭzoleo en la malajzia subŝtato Kelantan.[1]
vojsignoj en la malajzia subŝtato Kelantan skribitas en la javia skribo kaj per latinaj literoj (do en Rumi).
blazono de la malajzia subŝtato Selangor.[2]
blazono de la Malaja Federacio (1948-1963). La rubando vidigas la moton "unueco estas forto".

Notoj redakti

  1. Temas pri la vortoj "Makam Diraja Langgar".
  2. La kaligrafiaĵo en javia skribo esprimas la moton "sub la protekto de Alaho". Sub la moto bildiĝas la skarpo tradicie vestita kokse fare de militistoj en pasintaj epokoj.