Javier CERCAS (Ibahernando, Ekstremaduro, 1962) estas hispana verkisto. Li atingis la famon per sia romano Soldados de Salamina (2001) (Soldatoj de Salamino), kiu spite la nomon ne temas pri la fama batalo de Antikva Grekio, sed pri rakonto pri okazaĵo de Rafael Sánchez Mazas, falangisma verkisto kiu partoprenis en la Hispana Enlanda Milito kaj savis sian vivon, kiam malamika respublika soldato malobeis ordonon pafi tiun fuĝinton. La romano fakte dikigas la okazaĵon per tro detala priskribo serĉi multajn jarojn poste la nepafintan soldaton. Spite la famo, la vendokvanto kaj la intereso de kritikistoj, kelkaj fakuloj ne konsideras tiun romanon vere indan. Tamen pro ties famo, ĝi adaptiĝis al kino per samnoma filmo, kiu siavice estis tre populara. Tutcerte temas pri verkisto kiu ĝuas la favoron de la amaskomunikiloj, ĉefe televidiloj kaj ĵurnaloj.

Javier Cercas
Persona informo
José Javier Cercas Mena
Naskiĝo 6-an de aprilo 1962 (1962-04-06) (62-jaraĝa)
en Ibahernando
Religio ateismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Aŭtonoma de BarcelonoUniversitato de Barcelono vd
Familio
Gefratoj Blanca Cercas Mena vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • ĵurnalistotradukistopublikigisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozo • opinia ĵurnalismo • tradukoĵurnalismo vd
Aktiva en Ĝirono vd
Verkado
Verkoj Terra Alta ❦
Soldados de Salamina (novelo) ❦
The Speed of Light ❦
The Anatomy of a Moment vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La filo de enkampara veterinaro, kiam li estis kvarjaraĝa, en 1966, lia familio translokiĝis el kampara regiono Ekstremaduro al pli industria, riĉa kaj promesplena Katalunio, precize al Ĝirono kaj tie studis en dereligiula mezlernejo. Kiam li estis dekkvarjaraĝa la legado de verkoj de Jorge Luis Borges inklinis lin porĉaime al verkado. En 1985 li licenciiĝis en Hispanika Filologio en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono kaj poste doktoriĝis. Li laboris dum du jaroj en la Universitato de Ilinojo en Urbana; tie li verkis sian unuan romanon; ekde 1989 li estas profesoro de hispana literaturo en la Universitato de Ĝirono. Li estas edzo kaj patro de unu filo. Li iĝis fame konata aŭtoro pro sia tria romano, Soldados de Salamina (2001), kiun recenzis Mario Vargas Llosa en fama artikolo kaj ricevis laŭdojn de John Maxwell Coetzee kaj Susan Sontag. Li estas kutima kunlaboranto de la kataluna eldono kaj de la ĉiudimanĉa suplemento de la ĵurnalo El País. Li ricevis la premion Salambó (2001), la Grinzane Cavour de rakonto (2003), la premiojn de la Kritikistaro de Ĉilio, la Ciutat de Barcelona (Urbo de Barcelono), la Ciudad de Cartagena (Urbo de Kartaĝeno), la duan premion Librero (2001) kaj la Medalon de Ekstremaduro (2005). Ties verko estis jam tradukita al pli da dudek lingvoj. Siavice ankaŭ li mem tradukis katalunajn samtempajn verkistojn kaj na H. G. Wells al hispana.

Verkaro redakti

Krom ties konata kaj menciita "Soldados de Salamina", ankaŭ lia romano "La velocidad de la luz" (Lumrapido) (2005) temas pri milito, tiukaze de Vjetnamo, sed pli malesperiga ol la antaŭe menciita.

Verkoj redakti

  • El vientre de la ballena, Barcelono, Tusquets, 1997
  • Relatos reales, Barcelono, Tusquets, 2000
  • El inquilino, Barcelono, Círculo de Lectores, 2002
  • Soldados de Salamina, Barcelono, Tusquets, 2001.
  • El móvil, Barcelono, Tusquets, 2003.
  • La velocidad de la luz, Barcelono: Tusquets, 2005.
  • La verdad de Agamenón. Crónicas, artículos y un cuento. Barcelono, Tusquets, 2006.