Javoříčko (Luká)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javoříčko

Javoříčko (germane Jaworitsch) estas loka parto de municipo Luká en regiono de Litovel en Ĉeĥio. Ĝi situas proksime de Bouzov, proksimume 1 km de Kavernoj en Javoříčko. Vivas ĉi tie 42 loĝantoj (2021). La nuntempa malgranda loĝigo estas restaĵo de granda setloko, kiun la 5-an de majo 1945 ekstermis kun tero atakkomando de SS kiel venĝo pro subteno al partizanoj. Estis forbruligitaj ĉiuj konstruaĵoj krom kapeleto kaj lernejo. Samtempe estis ekzekutitaj ĉiuj viroj pli aĝaj ol 15 jaroj, kiujn la SS-anoj kaptis. Sume perdis la vivon 38 personoj. Estas ĉi tie establita pieta loko Monumento al viktimoj de la Dua Mondmilito rememoriganta tiun ĉi eventon.

Javoříčko
germane Jaworitsch
vilaĝo
Pieta loko kun amasa tombo de 38 viroj ekzekutitaj la 5-an de majo 1945
Oficiala nomo: Javoříčko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Luká
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Domoj 17
Situo Javoříčko
 - alteco 483 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 23″ N 16° 55′ 03″ O / 49.67306 °N, 16.91750 °O / 49.67306; 16.91750 (mapo)
Areo 0,64 km² (64 ha)
Loĝantaro 42 (2021)
Denseco 65,63 loĝ./km²
Kavernoj Kavernoj en Javoříčko
Unua skribmencio 1348
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 24
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Javoříčko (Luká)
Retpaĝo: www.javoricko.wz.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri Javoříčko devenas el la jaro 1348. Dum sia ekzistado ĝi kelkfoje ŝanĝis sian nomon. Ĝi estas nomata ekzemple kiel Javorica, JavorovJavoří (Jaworzie, Jaborzi). Proksime de Javoříčko foje situadis burgo Špránek. Tiu komene kun Javoříčko alternigis kelkajn posedantojn. Plu poste en la jaroj 1464 - 1538 la vilaĝo apartenis al senjorujo en Bílá Lhota.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869172
1880172
1890183
1900196
1910163
1921149
JaroLoĝantoj
1930174
195012
196167
197071
198075
199160
JaroLoĝantoj
200152
201140
202142

Pluaj eventoj en datoj redakti

Fotogalerio redakti

Literaturo redakti

  • HEKELE, František. Dějiny Javoříčka. Dolní Kounice : Národní knihtiskárna, 1946

Vidu ankaŭ redakti

Panoramo redakti

Panorama vido al nacia naturrezervejo Špraněk el vojo inter Javoříčko kaj Březina. Javoříčko troviĝas en dekstra suba parto de fotografio

Eksteraj ligiloj redakti