Jazdegerdo la 2-a estis la sasanida Reĝo de Reĝoj de Irano de 438 al 457. Li estis la posteulo kaj filo de Bahram la 5-a ( ĉ . 420-438 ).

Monero kun bildo de Jazegerdo la 1-a.

Lia regado estis markita per militoj kontraŭ la Orienta Romia Imperio en la okcidento kaj la heftalitaj hunoj en la oriento, same kiel per liaj klopodoj kaj provoj fortigi reĝan centraligon en la burokratio trudante Zaratuŝtrismon al la ne-zaratuŝtraj loĝantoj en la lando, nome kristanoj. Lia morto kaŭzis dinastian lukton inter liaj du filoj Hormizd la 3-a kaj Peroz la 1-a por la trono, kun ĉi-lasta emerĝante venka[1][2].

Referencoj redakti

  1. Payne 2015b, p. 298.
  2. Shayegan 2017, p. 809.