Jeĥezkelo

ĉefrolulo en la hebrelingva Biblia Libro de Jeĥezkelo

JeĥezkeloEzekielo (hebree: יְחֶזְקֵאל Y'ḥez'qel, [jəħɛzˈqēl]) = el Dio la forto), estis unu el la ĉefaj profetoj de judismo kaj aŭtoro de la samnoma libro de Jeĥezkelo.

Jeĥezkelo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Libro de Jeĥezkel
Informoj
Eble sama zu'l kifli
Sekso vira
Nacieco Reĝlando de Judujo
Religio judismo
Sankondiĉo epilepsio
Okupo predikisto • miraklisto • aŭtoro
vdr
BIBLIAJ PROFETOJ
“JEĤEZKELO”
Jeĥezkelo (pentraĵo de Mikelanĝelo en la volbo de la Siksta kapelo.
nomo = Jeĥezkelo aŭ Sankta Jeĥezkelo
naskigodato = 7-a jarcento a.K.
morto dato = 6-a jarcento
nacio = Hebrea
notoj = biblia majora profeto, aŭtoro de la Libro de Jeĥezkel

Biografio redakti

Jeĥezkelo naskiĝis ĉe la finiĝo de la regno de Judujo, ĉirkaŭ 620 a.K. Li apartenis al familio de sacerdotoj; sed li vivis kaj aktivis kiel profeto. Li estis deportita al Babilono en 597 a.K. kune kun la reĝo Ioiachin.

Kvinjare pliposte li sin sentis alvokita al la misio de profeto en kiu distingiĝis en la tasko konsoli la hebreojn en la ekzila lando kaj la hebreojn restintajn en patrujo, precipe en Jerusalemo. Li enloĝiĝis en vilaĝo de la malalta Mezopotamio nomata Tel Aviv ĉe la rivero Ĉebar. Ne estas konata la dato de lia morto, sed oni scias ke li estis vivanta, post la falo de Jerusalemo, dudekdu jarojn post sia alvokiĝo al la profeta misio.
Nekonsiderita, komence de sia misio, ĉe siaj samnacianoj, post la falo de Jerusalemo, li trovis konsenton ĉe la popolo: tiu ĉi ekŝatis lin pro tio ke jam evidentis la verecon de liaj profetaj antaŭvidoj. Lia predikado koncentriĝis, ekde tiu momento sur la rekonstruo de la Sankta Urbo, detruita post la sieĝo de babilona armeo.

El la biblia teksto oni deduktas ke li ricevis kompleksajn profetajn viziojn kaj ke mem kapablis vidi eventojn okazantajn en Jerusalemo. malgraŭ distanco de preskaŭ 2.000 km.

Li vidis sin mem kiel paŝtisto kiu devis zorgi pri la popolo, ĝin gvidante: li sin konsideris kiel antaŭvenanto de la Mesio; li sin prezentis kiel gardisto de la popolo ĉar li devis al ĝi anonci la baldaŭan juĝon de Dio, kaj akuzadis la tutan Izraelon pri pekoj kaj ĝin instigis al pento.

Mesaĝo de Jeĥezkelo redakti

Koro de la mesaĝo de Jeĥezkelo estis la Transcendeco de Dio, karakterizo kunhavata kun la aliaj grandaj profetoj kaj verkistoj. Li fakte uverturas, en ĉiuj siaj orakoloj, per la esprimo “alvenis al mi la vorto de Jhwh" (Javeo). Krome, ankaŭ en la granda komenca teofanio kaj en la dua granda teofanio, akurate evitas doni prezentadon de Dio, kaj priskribas per vortoj fantazie antropomorfaj la dian kortegon kaj ne la dian personon en si mem.

Kiel aliaj profetoj, kutime li ne uzas la vorton spirito, ankaŭ se ĝi aperas en laŭlitera referenco al la dia blovo aŭ senkontura spirito kiu ekposedas la profeton mem, sen aliaj specifecoj. Nur malofte Jeĥezkelo eksplicite parolas pri la spirito en aliaj cirkonstancoj.

 
Teofanio al Jeĥezkelo.

Ezekielo jam estis iginta propra la porkondamnan dian juĝon: la juduja popolo estis malobeinta la diajn leĝojn, neglektinta la sabaton, profaninta la templon, praktikinta malpurecon, kreinta ligilojn kun fremdaj paganaj popoloj. Pro tio ĝi devas esti punata! Sed Jeĥezkelo transdonis ankaŭ mesaĝon de espero, ĉar la juduja popolo estos leviĝinta el sia falo kiel mortinto rezurektanta el tombo.

Kulto al Jeĥezkelo redakti

La kulto al Jeĥezkelo estis enkondukita tre baldaŭ ĉe kristanaj eklezioj. Lia nomo troviĝas jam enŝovita en la Martirologio de Sankta Saba, dum en la Katolika Eklezio la memortago por Sankta Jeĥezkelo okazas la 10-an de aprilo.

Jeĥezkelo estas citita kiel profeto venerinda ankaŭ en la Korano.

Unu el la plejelstaraj vizioj de Jeĥezkelo, tiu pri la kampo de ostoj sur kiujn revenas la karno pere de la blovo de Dio, estas konsiderara de kristanoj kiel simbolo de la resurekto de la korpoj por kuniĝi al la animo.

Alia vizio estas tiu kiu montras la “kvar kreitaĵojn”, homo, Leono, Bovo kaj aglo (vidu Jeĥezkelo 1,10: “La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar) ĉirkaŭe de la trono de la Eternulo", en kiuj kristanoj vidis aludon al la kvar Evangeliistoj.

Tradicio allasas ke lia tombo situus en la iraka Hilla.

Bibliografio redakti

  • La Bibbia, Ed. Piemme, Casale Monferrato (AL) 1996, ISBN 88-384-2400-4
  • Biblio, esperabta eldono, Serio Oriento-Okcidento, Ikue-Keli, Kava-Peĉ, 2006, ISBN BO-B588553-90-6

Vidu ankaŭ redakti

Aliaj projektoj redakti

  • [1] Commons gastigas historiajn bildojn pri profeto Jeĥezkelo.

Eksteraj ligiloj redakti

  • santiebeati, 49200, Sant' Ezechiele. Itallingve.