Jean-Antoine Chaptal

Jean-Antoine-Claude, Grafo Chaptal de Chanteloup (1756-1832) estis franca kemiisto, kuracisto, apotekisto, agronomiisto kaj ŝtatestro, kiu sin dediĉis al la popularizo de la sciencoaplikado kaj produktado de mineralaj acidoj, alunoj, cerusito, natrio kaj aliaj kemiaĵoj. En 1790, li kojnis la vorton nitrogeno en sia verko Éléments de Chimie, rilate al la atmosfera azoto aŭ nitrogreno kreita de Lavoisier. Kiel Ministro pri la Internaj Aferoj, li starigis la hospitalon de Parizo, sankonsiliojn kaj aliajn instituciojn. Chaptal ĉefe sin dediĉis al la sciencoaplikado, provante uzi industrie kaj agrikulture la malkovrojn de la kemio, larĝe kontribuante por la disvolviĝo de la moderna industrio, ekzemple per la fondo de la Société d'encouragement pour l'industrie nationale. Li unue okupis la katedron pri kemio de la Universitato de Montpellier. Lia nomo skribiĝas kune kun 72 aliaj en la Eiffel-Turo.

Jean-Antoine Chaptal
(1756-1832)
Franca kemiisto kaj ŝtatestro
Franca kemiisto kaj ŝtatestro
Persona informo
Jean-Antoine Chaptal
Naskiĝo 5-a de junio 1756
en Saint-Pierre-de-Nogaret, Lozère,  Francio
Morto 30-a de julio 1832
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Montpellier, Akademio de Sciencoj de Francio
Familio
Infanoj Jean-Baptiste Marie Chaptal de Chanteloup vd
Profesio
Okupo kemiistopolitikisto vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Antoine Lavoisier vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Éléments de Chimie (3 vols., 1790 novaj eldonoj, 1796–1803)
  • Elements of chemistry, John Bioren, for John Conrad & Co., Philadelphia, 1801, 673 p.
  • Traité du salpétre et des goudrons (1796)
  • Tableau des principaux sels terreux (1798)
  • Essai sur le perfectionnement des arts chimiques en France (1800)
  • Art de faire, de gouverner, et de perfectionner les vins (1 vol., 1801; nova eldono, 1819)
  • A treatise upon wines, tradukita el la franca de John H. Sargent, Presita de John H. Sargent, 1811, 166 p.
  • Traité théorique et pratique sur Ia culture de Ia vigne, &c. (2 vols., 1801; nova eldono, 1811)
  • Essai sur le blanchiment (1801)
  • La Chimie appliquée aux arts (4 vols., 1806)
  • Chemistry applied to arts and manufacture, Presita de R. Phillips, Londono, 1807
  • Art de la peinture du coton en rouge (1807)
  • Art du peinturier et du digraisseur (1800)
  • De l'industrie française (2 vols., 1819)
  • Chimie appliquée à l'Agriculture (2 vols., 1823; nova eldono, 1829).

Literaturo redakti

Substancoj de li esploritaj redakti

Vidu ankaŭ redakti