Jean-Baptiste Maunier

franca kantisto kaj aktoro

Jean-Baptiste Maunier (naskiĝis en 22-an de decembro 1990 en Brignoles/Departemento Var, Francio) estas franca kantisto kaj aktoro.

Jean-Baptiste Maunier
Persona informo
Jean Baptiste Maunier
Naskiĝo la  22-an de decembro 1990(nun 1990-12-22) (33‑jara)
en Brignoles/Departemento Var, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lee Strasberg Theatre and Film Institute vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • kantistomodelo • televida aktoro vd
Aktiva dum 2004– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Baptiste Maunier estis lernanto en katolika privata lernejo en Liono, kie li ĝis la jaro 2004 estis soloisto en la nacie konata lerneja ĥoro Les Petits Chanteurs de Saint-Marc. Internacie li konatiĝis en 2004: Kiam la antaŭan jaron oni serĉis ĥore kantantajn knabojn kiel aktoroj por al filmo Les Choristes ("la ĥorknaboj") de la reĝisoro Christophe Barratier, li ne nur elektiĝis kiel kantisto, sed ankaŭ kiel aktoro por la knaba ĉefrolo de la filmo, la junulo Pierre Morhange. Sekve li en multaj koncertoj kaj televidaj programoj prezentis la kortuŝajn ĥorajn kantojn de la filmo, koncertis ankaŭ kune kun la juna franca kantistino Clémence (Concerto pour deux voix, "koncerto por du voĉoj") kaj kantiste aktoris en teatraĵoj kaj aliaj scenejaj prezentoj.

En 2007, Jean-Baptiste Maunier videblis kiel aktoro en la filmo Hellphone de la reĝisoro James Huth. En intervjuo pri tiu filmo li diris, ke li ne plu profesie kantas, sed nun ludas drumojn. En oktobro 2006 li kune kun Gérard Jugnot, kunaktoro de la filmo Les Choristes, rolulis en la filmo L'Auberge Rouge ("la gastejo ruĝa"), kiu kineje ekprezentiĝis en 2007. En intervjuoj li diris, ke li volas seniĝi de sia prestiĝo de nekontaktema kaj opozicia knabo el la filmo Les Choristes („Je veux casser mon image des Choristes“, "mi volas frakasi mian renomon el la filmo Les Choristes").

Filmaro redakti

  • 2004: Les Choristes: Pierre Morhange (kiel infano)
  • 2005: Le Cri ("la krio", televida serio de kvar epizodoj): juna Robert
  • 2005: Le Grand Meaulnes: François Seurel (la rakontisto)
  • 2006: Piccolo Saxo & Cie: Saxo
  • 2007: Hellphone: Sid
  • 2007: L'Auberge Rouge: Octave
  • 2007: La Lettre de Guy Môquet (duminuta filmeto): Guy Môquet

Diskaro redakti

  • 2004: Les Choristes - Bande Originale de Film
  • 2004: Les Petits Chanteurs de Saint Marc - recitalo
  • 2005: Le Train des Enfoirés
  • 2005: Les Choristes en Concert
  • 2005: Concert pour deux voix, kun Clémence
  • 2006: Le Village des Enfoirés
  • 2007: La Caravane des Enfoirés
  • 2008: Les Secrets des Enfoirés

Eksteraj ligiloj redakti