Jean-Baptiste de La Salle

Jean-Baptiste de La Salle (naskiĝinta la 30-an de aprilo 1651 en Reims, mortinta la 7-an de aprilo 1719 en Rouen) estis franca teologo kaj pedagogo. Lia memortago sanktula (kanonizo solena estis en majo 1900) estas la 7-a de aprilo.

Jean-Baptiste de La Salle
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1651 (1651-04-30)
en Reims
Morto 7-an de aprilo 1719 (1719-04-07) (67-jaraĝa)
en Rueno
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Reims
Okupo
Okupo teologo • katolika sacerdoto • instruistopedagogo
vdr
La sanktulo franca

Vivo redakti

La fondinto de la Fratoj de lernejoj kristanaj (Frères des écoles chrétiennes) naskiĝis kiel filo de justiculo. Ekde la infanaĝo li estis tre pieca. Post la sukcesega finstudado de teologio en la Seminario de Sankta Sulpicio en Parizo li ordinitis sacerdoto en 1678. Poste li doktoriĝis kaj iĝis katedrala kapitulano en Reims. Sed baldaŭ li abdikis de tiu renomita posteno por vivi ekskluzive por la edukado de junuloj!

En 1679/80 li donace fondis lernejojn de senkosta frekvento en Reims kaj profunde trejnadis instruistojn al kiuj li ofertis bonajan loĝadkondiĉojn. Tiamaniere estiĝis la fondaĵo de la Fratoj lernejaj kiuj baldaŭ disvastiĝis en la tuta lando. Novicejojn li fondis en Reims, poste en Parizo kaj Rouen. En 1684 li distribuis ĉiujn posedaĵojn inter la malriĉuloj. Li vere klopodis vivi nur por la tasko pedagogia ene de kongregacio fondita de li.

En 1717 li eksestris kaj komencis prepari la propran forpason. En 1719 papa Benedikto la 13-a konfirmis lian laboron. Tiaj institutoj ĝis hodiaŭ funkcias en multaj landoj.

Fonto redakti

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 3. Aŭgsburg 1869, p. 336-337, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti