Jean-François Champollion

franca egiptologo

Jean-François CHAMPOLLION [ʒɑ̃ fʁɑ̃swa ʃɑ̃pɔljɔ̃] (Esperantigite Johano-Francisko Ŝampoljon) alinomita Champollion le Jeune (Champollion la Juna)(naskiĝis je la 23-a de decembro 1790 en Figeac Lot, Francio mortis je la 4-a de marto 1832 en Parizo) estis franca egiptologo, la unua malĉifrinto de la hieroglifoj.

Jean-François Champollion
Persona informo
Jean-François Champollion
Naskiĝo 23-an de decembro 1790 (1790-12-23)
en Figeac,  Reĝlando Francio
Morto 4-an de marto 1832 (1832-03-04) (41-jaraĝa)
en Parizo,  Julia monarkio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto • apopleksio vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioReĝlando Francio • Reĝlando de Francio (1791–92) • Unua Respubliko de FrancioUnua Franca ImperioResurtronigoJulia monarkio vd
Alma mater University of Grenoble • Kolegio de FrancioNacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj • Lycée Stendhal vd
Subskribo Jean-François Champollion
Memorigilo Jean-François Champollion
Familio
Patro Jacques Champollion vd
Gefratoj Jacques-Joseph Champollion • Thérèse Champollion • Marie Champollion vd
Edz(in)o Rosine Blanc vd
Profesio
Okupo egiptologo • universitata instruisto • lingvistoarkeologofilozofo • epigrafisto • profesoroaŭtoro • entomologo • klasikisto vd
Laborkampo egiptaj hieroglifojhistoriolingvistikoegiptologio vd
Doktoreca konsilisto Antoine-Isaac Silvestre de Sacy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li malĉifris la hieroglifojn de la Rozeta ŝtono kaj per tio donis la bazon por la scienca esploro de la Antikva Egiptio.

Lernado de ok fremdaj lingvoj redakti

Li studis kun sia pli aĝa frato Jacques-Joseph Champollion, kiu instruis kaj transdonis al li la studemon pri arkeologio. De la infanaĝo li lernis kaj posedis la lingvojn: latinan, grekan, hebrean, ĥaldean, persan, kaj post sia decido provi la malĉifron de la egiptaj hieroglifoj, li lernis la koptan tiom bone, ke li skribis siajn notojn kopte! Iun tagon, estante dekunujarulo, li estis akceptita en la domo de Jean-Baptiste Joseph Fourier, kiu estis tiam prefekto de la departemento Isère. Vidinte hieroglifajn manuskriptojn, kiujn Fourrier reportis de la Kampanjo de Egiptio de Napoleono, li demandis "ĉu oni scipovas legi tion?" - Ne, respondis Fourier - Mi legos!" respondis la knabo.

En aŭgusto 1807, post la fino de la lernejaj studoj, li prezentis tezon pri la geografio de Egiptio antaŭ la konkero de Kambizo. Pro tio li estis nomumita membro de la akademio de Grenoblo. De 1807 ĝis 1809 li studis en Parizo, kie li ankaŭ studis la araban kaj persan lingvojn.

La rozeta ŝtono redakti

Li unue malĉifris la hieroglifojn danke al la "Rozeta ŝtono".

En 1810 li fariĝis profesoro pri historio en la universitato de Grenoblo.

Per analizo de la rozeta ŝtono li eltrovis, ke hieroglifoj povis reprezenti ne nur vortojn. El la nomo-kartuŝoj de Ptolemaios VIII, Kleopatra II kaj III sur la rozeta ŝtono, sur obelisko de William John Bankes kaj en la templo de Abu Simbel kaj sur papirusoj li konkludis, ke kelkaj hieroglifoj reprezentis fonetikajn sonojn, aliaj reprezentis tutajn vortojn kaj aliaj havis sencdifinajn signifojn.

En septembro 1822 li sukcesis starigi kompletan sistemon de malĉifrado de la hieroglifoj. Je la 27-a de septembro li prezentis al la akademio de enskribaĵoj kaj de bela literaturo en Parizo parton de siaj rezultoj pri la hieroglifoj. Unue la plimulto de la ĉeestantoj ne akceptis liajn rezultojn. En oktobro 1822 li sendis parton de sia laboro per letero al M. Dacier, la konstanta sekretario de la instituto kaj detalan klarigon en aprilo 1824. Nun oni konsideras la leteron al M. Dacier mejloŝtonon de la egiptologio.

Vojaĝoj redakti

Serĉante pliajn egiptajn skribaĵojn li restis de junio 1824 ĝis marto 1826 en Italio, speciale en Torino. Tie li trovis kaj tradukis la reĝan papiruson Turino, detalan listigon de la egiptaj dinastioj de la faraonoj. Ĉar tio estis neganta la oficialan tempokalkuladon de la katolika eklezio, li ne publikigis la dokumenton dum kelka tempo.

De aŭgusto 1828 ĝis decembro 1829 li gvidis ekspedicion francan-toskanan al Egiptujo laŭlonge de Nilo ĝis Ŭadi Halfa. La tiam malkovritaj materialoj estas raraj kaj gravaj atestoj, ĉar oni ofte uzis la templojn kiel ŝtonminejojn kaj per tio detruis multajn valorajn skribaĵojn.

Morto redakti

Li mortis en la aĝo de nur 41 jaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Ĥaldeoj