Jean-Philippe estas franca filmo realigita de Laurent Tuel en 2006.

Jean-Philippe
filmo
Originala titolo Jean-Philippe
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 5-a de aprilo 2006
Daŭro 90 minutoj
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Laurent Tuel
Scenaro Laurent Tuel, Christophe Turpin
Filmita en Francio
Muziko de André Manoukian
Rolantoj Fabrice Luchini • Johnny Hallyday • Guilaine Londez • Antoine Duléry • Élodie Bollée • Jackie Berroyer • Barbara Schulz • Benoît Poelvoorde • Blandine Pélissier • Carlo Nell • Caroline Cellier • Christian Pereira • Denis Braccini • Dominique Thomas • Éléonore Bernheim • Émilie de Preissac • Éric Averlant • Francis Coffinet • François Toumarkine • Jacky Nercessian • Jean-Baptiste Puech • Jean-Claude Camus • Jeanne Herry • Laeticia Smet • Lise Lamétrie • Sophie Cattani • Antoine Stip
Produktinta firmao StudioCanal
IMDb
vdr

Scenaro redakti

Fabrice estas funkciulo kaj admiregas Johnny Hallyday, fama franca kantisto (laŭ li la plej elstara), kaj kolektas objektojn rilatajn al li. Nekomprenita de siaj edzino kaj filino, li ebriiĝas en drinkejo, kaj rehejmiĝas kantante siajn preferatajn kantojn; malkontenta najbaro frapas lin.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kiam li vekiĝas en malsanulejo, Fabrice estas en alia mondo, kie Jean-Philippe Smet neniam fariĝis Johny Hallyday: lian kolekton anstataŭas bier-rilataj aferoj, lia filino havas alian nomon, kaj neniu aŭdis pri Johnny Hallyday. Malĝojega, Fabrice decidas serĉi Jean-Philippe Smet (la vera nomo de sia idolo) por persvadi lin iĝi la fama kantisto, kiu li devas esti. Post nesukcesa serĉado, li hazarde trovas lin. Sekvas klopodo por refari la kvardek perditajn jarojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti