Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Jean-Pierre Bayle.

Jean-Pierre Bel, naskiĝinta la 30-an de decembro 1951 en Lavaur (Tarn), estas franca politikisto.

Jean-Pierre Bel
Jean-Pierre Bel, en novembro 2013.
Jean-Pierre Bel, en novembro 2013.
Persona informo
Naskiĝo 30-a de decembro 1951
en Lavaur, Tarn (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Université Toulouse-I-Capitole vd
Partio PS
Familio
Edz(in)o Iriadne Pla Godinez
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Aktiva en Parizo vd
6-a Prezidanto de la Senato de Francio
Dum 1-a de oktobro 201130-a de septembro 2014
Antaŭulo Gérard Larcher
Sekvanto Gérard Larcher
Prezidanto de la socialista frakcio en la Senato
Dum 1-a de oktobro 200430-a de septembro 2011
Sekvanto François Rebsamen
Senatano de Ariège
Dum 1-a de oktobro 199830-a de septembro 2014
Sekvanto Alain Duran
Urbestro de Lavelanet
Dum 19-a de marto 200119-a de marto 2008
Sekvanto Marc Sanchez
Urbestro de Mijanès
Dum 14-a de marto 198319-a de junio 1995
Sekvanto Jean-Jacques Resplandy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Diplomita de la universitato Tuluzo 1 Capitole, li estis urbestro de Mijanès, poste de Lavelanet, du komunumoj de Ariège, departemento, kiun li reprezentis en la Senato de 1998 ĝis 2014.

Elektita prezidanto de la frakcio de la socialistaj senatanoj en 2004, li kondukis la senatan opozicion ĝis en 2011, kiam la maldekstro relative venkis en la senatanaj balotoj. Sekve de tiu baloto, li estis elektita prezidanto de la Senato de siaj samranguloj. Unua socialista prezidanto de la Senato en la kvina Respubliko, li estis kritikata pri la malfacilaĵoj travivitaj de la senta maldekstra plimulto. Li ne rekandidatiĝis kaj forlasis politikon en 2014.

Biografio redakti

Originoj redakti

Jean-Pierre Bel naskiĝis en familio de komunistaj rezistantoj [1]. Lia patro estis komerca mastro, lia patrino dungitino de PTT[2].

Post studoj en la liceo Berthelot de Tuluzo, li diplomiĝis pri publika juro en la Universitato Tuluzo 1[2],[3]. Li edziĝis al la filino de Robert Naudi, prezidanto de la Departementa Konsilio de Ariège de 1985 ĝis 2001[4] ; kaj kun kiu li havas du filinojn. Divorcinte, Jean-Pierre Bel reedziĝis al Iriadne Pla Godinez, manekeno originanta de Kubo, kun kiu li havas unu filinon[5],[6].

Politika kariero redakti

Komenco redakti

En la jardeko 1960-1970, Jean-Pierre Bel unue aktivis en la retoj solidaraj kun la hispanaj movadoj batalantaj kontraŭ la frankisma diktatoreco, aktivaj en la sudo de Francio. Arestita okaze de konvoja operacio, Jean-Pierre Bel estis malliberigita en Hispanio[4].

Li aktivis en la Ligo Komunista Revoluciista (LCR), kun li forlasis en 1978, por ekloĝi en Mijanès, la naskiĝa vilaĝo de sia edzino en Ariège.

Loka elektito kaj senatano redakti

En 1983 Jean-Pierre Bel komencis sian politikan karieron aliĝante al la PS kaj fariĝante urbestro de Mijanès, komunumo de Ariège kun 90 loĝantoj. Naŭ jarojn poste, en 1992, li estis elektita regiona konsiliano de Sudo-Pireneoj[2].

Li eniris la nacian konsilion de la Socialista Partio en 1993, kaj sidis en la nacia estraro ĝis en 2003.

En 1998, tri jarojn post forlaso de sia posteno de urbestro de Mijanès, li estis elektita en la Departementa Konsilio de Ariège en la najbara kantono Lavelanet, kaj sidis ĝis sia elekto kiel ĉefurba urbestro en 2001[2]. Jean-Pierre Bel estis ankaŭ membro de la nacia konsilio de la montaro de 1998 ĝis 2001[2]. Li prezidas la Asocion de la urbestroj kaj elektitoj de Ariège ekde 2001, kaj apartenis al la estraro de la Asocio de urbestroj de Francio de 2001 ĝis 2006[2]. Okaze de la municipaj balotoj de 2008, li lasis la listokapon al sia unua vicurbestro, Marc Sanchez, kiu sukcedis lin en la urbodomo[7].

Sekve de la senatanaj balotoj de la 26-a de septembro 2004, li sukcedis al Claude Estier por la prezidado de la socialista frakcio de la Senato. Li kandidatiĝis por la elekto de la prezidanto de la Senato fronte al la eliranta prezidanto, la senatano RPR Christian Poncelet, kiu estis elektita por tria mandato. La 21-an de septembro 2008, Jean-Pierre Bel estis reelektita senatano de Ariège, per 76,21 % de la voĉoj en la unua balotvico. Li rekandidatiĝis por la prezido de la Senato, sed malsukcesis plian fojon, fronte, tiam al la eksa ministro UMP, Gérard Larcher. Jean-Pierre Bel fariĝis tiam membro de la komisiono pri ekonomiaj aferoj kaj plano.

Prezidanto de Senato redakti

 
Jean-Pierre Bel post sia elekto kiel prezidanto de la Senato, la 1-an de oktobro 2011.

Sekve de la venko de la maldekstro en la senatanaj balotoj de la 25-a de septembro 2011, Jean-Pierre Bel estis elektita prezidanto de la Senato, la 1-an de oktobro 2011, per 179 voĉoj, kontraŭ 134 voĉoj al la eliranta prezidanto, Gérard Larcher, kaj 29 voĉoj al la centrisma kandidatino Valérie Létard[8],[9],[10]. Li fariĝis tiel la unua socialista prezidanto de la Supra Ĉambro de la franca Parlamento en la kvina Respubliko.

Lia prezido estis markita per kritikoj kontraŭ lia malforta aŭtoritateco kaj malfido de la komunistoj, kiuj voĉdonis kun la dekstra opozicio kontraŭ iuj tekstoj, tiel la Senato rifuzis iujn tekstojn prezentitajn de la socialista registaro, inter ili la teritoria reformo[11],[12].

La 5-an de marto 2014, Jean-Pierre Bel anoncis en la gazeto Le Monde, sian intencon ne rekandidatiĝi en la senatanaj balotoj de 2014[13]. La dekstro reakiris plimulton sekve de tiu renovigo kaj la mandato de Jean-Pierre Bel finiĝas la 30-an de septembro 2014. Lia antaŭulo Gérard Larcher refariĝis prezidanto de la Senato la morgaŭon.

Detailoj de mandatoj kaj oficoj redakti

Mandatoj de parlamentano

Lokaj mandatoj

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Jean-Pierre Bel : aparaĉiko en plena lumo. Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-02-20.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Biografia slipo, Who's Who in France, 2011
  3. (oktobro 2011) “Jean-Pierre Bel : cherchez le défaut !”, Ouest-France. Alirita la 2-a de oktobro 2011.. 
  4. 4,0 4,1 « Jean-Pierre Bel, la revolucio de la palaco », portreto en Le Monde, la 1-an de oktobro 2011
  5. « Senato : Bel, la Ariége-ano piede de la prezidnivelo », La Dépêche, la 26-an de septembro 2011
  6. http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2012/05/08/97001-20120508FILWWW00458-hollande-plaisante-avec-sarkozy.php
  7. elections-senatoriales-2008-en-ariege-la-bataille-est-engagee.html Senatanaj baolotoj 2008 en Ariège : la batalo komenciĝis ! (la 28-an de aŭgusto 2008). Alirita la 14-an de septembro 2008.[rompita ligilo]
  8. (2011) “Jean-Pierre Bel, 1-a socialista prezidanto en la historio de la Senato”, Francio Info. Alirita la.. 
  9. Senatanaj balotoj : al duelo Larcher-Bel la 1-an de oktobro. Le Parizoien (la 25-an de septembro 2011). Alirita la 25-an de septembro 2011.[rompita ligilo].
  10. Jean-Pierre Bel elektita prezidanto de la Senato. Le Nouvel Observateur (la 1-an de oktobro 2011). Alirita la 1-an de oktobro 2011..
  11. Sophie Huet, « La dekstro decidema por rekonkeri la Senaton », Le Figaro, la 18-an de julio 2014, paĝo 4.
  12. Anne Rovan, « Jean-Pierre Bel, falstelo en la Supra Ĉambro », Le Figaro, vendrede la 18-an de julio 2014, paĝo 4.
  13. http://www.lemonde.fr/politique/article/2014/03/05/pourquoi-je-ne-serai-plus-candidat-par-jean-pierre-bel_4377945_823448.html

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti