Johano Begino (1550-1620) estis franca kuracisto, iatrokemiisto[1] kaj apotekisto. Li ankaŭ estis privata kuracisto de Henriko la 4-a kaj Ludoviko la 13-a. Li renomiĝis pro sia verko "Tyrocinium Chymicum", unue publikigita en la latina en 1610 sen la permeso de la aŭtoro kaj ree publikigita en 1612 sub lia kontrolo en Parizo.

Johano Begino
"Tyrocinium Chymicum", verko eldonita en 1650.
"Tyrocinium Chymicum", verko eldonita en 1650.
Persona informo
Jean Béguin
Naskiĝo 1550
en Loreno, Francio
Morto 1620
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiu verko estis tradukita en la francan de la kuracisto Jean Lucas de Roy en 1615 sub la titolo "Les Elémens de chymie de Maistre Jean Béguin...". Inter 1610 kaj 1690 aperis 41 eldonoj de tiu verko kaj ĝi estis la dua libro pli uzata en la lecionoj de la nederlanda kuracisto Herman Boerhaave en la Universitato de Lejdeno, kies studentoj estis Andrew Plummer (1697-1756), William Cullen (1710-1790) kaj Joseph Black (1728-1799).

Vivo redakti

En Parizo, Johano Begino starigis laboratorion instigita de Jean Ribit de la Rivière (1546-1594) kaj Théodore Turquet de Mayerne (1573-1655). Tie, li ne nur donis lecionojn pri farmaciaj preparaĵoj, sed ankaŭ preparis sian unuan kemian kompendion. Al Begino, la preparado de medicinaĵoj per la uzo de la fajro igis ilin pli altvaloraj ol la tradiciaj herbaj miksaĵoj de la galenistoj pro tio ke laŭ li la varmo uzita apartigis la purajn substancojn el aliaj komponaĵoj.[2]

Kvankam multaj aŭtoroj provis enkonduki novajn substancojn kiujn li mem malkovris por propagandi siajn kemiajn kapablojn, Begino laŭŝajne estis la unua kiu preparis la ketonon elde plumba acetato al kiu li nomis "arda spirito de Saturno".[3]

 
Diagramo de kemia reakcio farita de Begino en 1615, unu el la unuaj reprezentadoj de iu kemia reakcio.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Iatrokemio aŭ kemiatrio estas branĉo de la kemio kiu rilatas al Medicino, t. e., ĝi estas scienco kiu provizas kemiajn solvojn por kuracado de malsanoj kaj medicinaj rimedoj.
  2. Chemistry and Medical Debate: Van Helmont to Boerhaave, Allen G. Debus
  3. Robert Boyle and Seventeenth-Century Chemistry, Marie Boas Hall