Jean Chardin (naskiĝis la 16-an de novembro 1643, mortis la 5-an de januaro 1713), denaske Jean-Baptiste Chardin kaj konata ankaŭ kiel Sir John Chardin estis franca juvelartisto, veturanto, esploristo kaj verkisto, kies dek-voluma libro La veturoj de Sir John Chardin estas konsiderata kiel unu el la plej fajnaj verkoj de la okcidenta intelektularo pri Persio kaj pri Mezoriento ĝenerale. Li elveturis en 1664, kaj trapasinte Konstantinopolon kaj la Nigran Maron, li alvenis en Persion en 1666. Tie li laboris por la ŝaho Abbas la 2-a kiel agento por juvelaĉetado. Li veturis al Hindio kaj reveninte en Francion, li publikigis verkojn pri Persio kaj revenis tien, el kie li vizitis aliajn najbarajn regionojn.

Jean Chardin
Persona informo
Jean Chardin
Naskiĝo 16-an de novembro 1643 (1643-11-16)
en Parizo
Morto 26-an de januaro 1713 (1713-01-26) (69-jaraĝa)
en Chiswick
Lingvoj francaanglapersa vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Daniel Chardin vd
Patrino Jeanne Guiselin vd
Edz(in)o Esther de Lardiniere Peigné vd
Infanoj Julia Chardin • Jeanne Emilie Chardin • Marie Charlot Chardin • Sir John Chardin, 1st and last Bt. vd
Profesio
Okupo esploristo • historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj redakti

Verkoj de la aŭtoro redakti

Fontoj kaj bibliografio redakti

  • Dirk Van der Cruysse, Chardin le Persan, Fayard, Paris, 1998.
  • Danielle Digne, Le Joaillier d'Ispahan, Le Passage, Paris, 2011.