Jean François Fernel (1497-1558) estis franca kuracisto, erudiciulo, matematikisto kaj astronomo, principe li sin dediĉis al matematiko kaj astronomio, tiam kiam li verkis "Cosmotheoria" (1528), kaj entiu libro li unuafoje registras la longitudon de la Tero. En la Medicino li faris multajn kontribuaĵojn kaj enkondukis la vortojn "fiziologio" kaj "patologio" por priskribi la studon je la funkciado de la korpo kaj kelkaj el ties malsanoj. Li ankaŭ estis la unua kiu priskribis la vertebran kolumnon.

Johannes Fernelius
(1497-1558)
Privata kuracisto de Henriko la 2-a
Privata kuracisto de Henriko la 2-a
Persona informo
Jean Fernel
Naskiĝo 1497
en Montdidier, Somme,  Francio
Morto 26-a de aprilo 1558
en Fontainebleau,  Francio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Kolegio de Sankta Barbara de Parizo
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • kuracisto • anatomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Per sia eksterordinara erudicio, li revivigis la studon pri la kuracistoj de la antikva Grekio, oni donis al li grandan reputacion, kaj fine la rangon kiel kuracisto de Henriko la 2-a (1519-1559). Li disvolvis la kuracistan karieron plej sukcese kaj kiam li mortis li lasis grandan riĉaĵon. Li forlasas la katedron de filozofio, eble pro insistoj de sia duonpatro, kaj tute sin dediĉas al Medicino. Li diplomiĝis de la Fakultato de Parizo, en 1530, kaj en 1534 ricevis katedron. Lia granda reputacio donis al li oportunon por trakti je Diane de Poitiers (1500-1566), Henriko la 2-a (1519-1559) kaj Katerino de Mediĉo (1519-1589). En 1556 li perdis sian edzinon, kio kaŭzis al li profundan malĝojon, kaj li mortis du jarojn poste pri hepata malsano kaj estis sepultita en la Preĝejo de Saint-Jacques-de-la-Boucherie[1], en Parizo.

Laŭ Charles Greene Cumston, en sia Historio pri la Medicino[2], Fernel estis tute akceptema al la tradicioj de Klaŭdo Galeno (121-216), faris reformojn en la studoj pri la patologio, entenanta la esploron pri la kaŭzoj de la malsanoj kaj ties simptomoj. Kaj ne pasis multe da tempo, kun Hieronymus David Gaubius (1705-1780) kaj Jean Astruc (1684-1766), ke la medicina semiologio trovis sian lokon en la patologio krom la diversaj traktaĵoj skribitaj pri la temo dum la 16-a jarcento.

Kvankam pioniro, Fernel kontraŭas al la nova medicino de Mikaelo Serveto (1511-1553), Paracelsus (1493-1541) kaj Andreas Vesalius (1514-1564), tute reformulita de la klasika Galeno, kie li portis profundajn modifojn al la patologio. Kiel unua instanco, li difinis la malsanon kiel afekcio de la vivantaj korpoj[3] kaj rememorigas ke la malsano afekcias la tutaĵon de la materio[4]. Li ankaŭ faras distingon inter la afekcio de iu malsano kaj la afekcio de la simptomo.

Selektita publikaĵaro redakti

 
Ambiani therepeutice, seu medendi ratio, verko publikigita en 1554

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Preĝejo de Saint-Jacques-de-la-Boucherie.
  2. An Introduction to The History of Medicine.
  3. latine: morbus est affectus contra naturam corpori insidens.
  4. affectus totius substantiæ.