Jean LANNES (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1769 en Lectoure, mortinta la 31-an de majo 1809 en Vieno-Kaisersebersdorf) estis lertega franca marŝalo sub Napoleono.

Jean Lannes
Persona informo
Jean Lannes
Naskiĝo 10-an de aprilo 1769 (1769-04-10)
en Lectoure
Morto 31-an de majo 1809 (1809-05-31) (40-jaraĝa)
en Kaiserebersdorf
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gangreno vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Memorigilo Jean Lannes
Familio
Patro Jeannet Lannes vd
Patrino Cécile Fouraignan vd
Edz(in)o Louise Antoinette Lannes, Duchess of Montebello vd
Infanoj Louis Napoléon Lannes • Alfred Lannes de Montebello • Gustave Olivier Lannes de Montebello • Jean Ernest Lannes de Montebello • Joséphine Louise Lannes de Montebello vd
Profesio
Okupo oficiromilitisto vd
Aktiva dum 1792– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

La filo de servisto ĉevaleja estis tinkturisto antaŭ aniĝo sia en 1792 en la rango de serĝento je la franca armeo. En 1796 kaj 1797 li gajnis grandajn meritojn en Italujo pro hereoca maltimemo kaj nomumitis brigadogeneralo. En 1798 li sekvis Napoleonon en Egiption. Ĉe la okazoj de la puĉo de la 18a de Brumero Lannes donis fundamentan helpon al Napoleono. En 1800 li videblis denove en Italujo kie li venkis en la Milito de la Dua Koalicio ĉe Montebello (en la 9-a de junio).

En 1801 li nomumitis fare de la franca tirano ministro plenpotenca en Lisbono kaj en 1804 marŝalo kaj duko de Montebello. Dum la kampanjoj kontraŭ Aŭstrio kaj Ruslando (1885) Lannes preparis kontraŭ la rusoj en la 16-an de oktobro 1805 la bataladon apud Hollabrunn. Ankaŭ en Slavkov u Brna li plifaciligis la venkon estante sur la pinto de la maldekstra alo. En 1806 li komandis en la Batalo de Jena–Auerstedt la centron kaj venkis en la 26-an de decembro de la sama jaro la rusojn ĉe Pultusk. Tie li grave vunditis.

En majo 1807 Lannes transprenis la komandon de la rezerva korpuso kaj partoprenis la malamikaĵojn ĉe Lidzbark Warmiński kaj Pravdinsk dum la Milito de la Kvara Koalicio. En 1808 li iris kun la imperiestro franca al Hispanujo kie li superis en la 22-an de novembro de la sama jaro generalon Francisco Javier Castaños okaze de la Batalo de Tudela. Tuj poste li gvidis la famekonatan sieĝon de Zaragozo. En la Batalo de Aspern-Essling li komandis la centre antaŭmarŝontajn soldaton. Kiam li trairis en la dua batalotago, t.e. en la 22-an de majo la liniojn por kuraĝigi la armeanojn kanona kuglo fortiris de li ambaŭ gambojn. Li mortis en Vieno pro tia mutilado. Kadavron lian oni transportis al Strasburgo kaj la entombigo okazis en 1810 en la Panteono de Parizo. Pli malfrue la korpo de la mortinto venis sur la Tombejon Père-Lachaise.

En sia naskiĝurbo li ricevis monumentan statuon.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 182 (tie ĉi interrete)