Jean Simmons

brita aktorino.

Jean SIMMONS (naskiĝis la 31-an de januaro 1929, mortis la 23-an de januaro 2010) estis brita aktorino.

Jean Simmons
Persona informo
Jean Simmons
Naskonomo Jean Merilyn Simmons
Naskiĝo 31-an de januaro 1929 (1929-01-31)
en Londono
Morto 22-an de januaro 2010 (2010-01-22) (80-jaraĝa)
en Santa Monica,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Tombejo Highgate vd
Etno British Americans vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Crouch End • Santa MonicaLondono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Aida Foster Theatre School vd
Familio
Patro Charles Simmons vd
Edz(in)o Stewart Granger • Richard Brooks vd
Infanoj Tracy Granger vd
Profesio
Okupo filmaktoro • infana aktoro • dancisto • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro vd
Aktiva en UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Aktiva dum 1944–2009 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskiĝinte en Londono, ŝi jam kiel infano havis malgrandajn filmrolojn. Ŝi famiĝis en la jaro 1946, per la filmo Great Expectations. Granda sukceso sekvis du jarojn poste: Pro la rolo de Ophelia en la Ŝekspira filmigo Hamlet ŝi estis nomumata por la Oskaro.

En 1950 ŝi edziniĝis al la aktoro Stewart Granger. Ŝi eklaboris en Hollywood kaj tie daŭrigis sian karieron. En la jaro 1960, post divorco, ŝi edziniĝis al la reĝisoro Richard Brooks. Pro rolo en lia filmo The Happy Ending (1969) oni duan fojon nomumis ŝin por la Oskaro.

Ekde la 1970-aj jaroj Jean Simmons aperis ĉefe en televidaj produktaĵoj, kiel ekz. North and South (1986)

Listo de filmoj redakti

  • Give Us the Moon (Britio, 1944)
  • Great Expectations (Britio, 1946)
  • Hamlet (Britio, 1948)
  • Angel Face (Usono, 1952)
  • The Robe (Usono, 1953)
  • A Bullet is Waiting (Usono, 1954)
  • Guys and Dolls (Usono, 1955)
  • This Could Be the Night (Usono, 1957)
  • The Big Country (Usono, 1958)
  • Spartacus (Usono, 1960)
  • Elmer Gantry (Usono, 1960)
  • The Grass is Greener (Britio, 1960)
  • The Happy Ending (Usono, 1969)
  • North and South (televida produktaĵo, Usono, 1986)