Jean Ziegler

svisa profesoro de sociologio

Jean ZIEGLER (naskiĝis la 19-an de aprilo 1934 en Thun) estas iama profesoro de sociologio ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj la Sorbono, Parizo. Li estis parlamentano por la Socialdemokrata Partio de Svislando en la svisa federacia parlamento de 1981 al 1999.

Jean Ziegler
Persona informo
Jean Ziegler
Naskiĝo 19-an de aprilo 1934 (1934-04-19) (90-jaraĝa)
en Thun
Lingvoj francagermanaanglahispanaportugalasvisgermana vd
Loĝloko Russin vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de BernoUniversitato de ĜenevoUniversitato de Parizo vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Familio
Edz(in)o Erica Deuber Ziegler vd
Infanoj Dominique Ziegler vd
Profesio
Okupo politikistosociologoverkisto • universitata instruisto • filozofo vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nomita de Svislando, li estis speciala raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri Malsato de 2000 ĝis aprilo 2008.[1]

La 26-an de marto 2008, li estis elektita por unu jaro en la konsila komitato de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Malgraŭ kontraŭstaroj de UN Watch li ricevis 40 el 47 voĉdonoj, do estis la unua el sep kandidatoj. Li estas ankaŭ membro de la konsilantaro de la organizo pri homaj rajtoj Business Crime Control.

Biografio redakti

Jean Ziegler naskiĝis 1934 en Thun, Svislando. Lia patro estis la prezidanto de la tribunalo de la urbo. Li estas edzo kaj havas unu filon.

Li studis ĉe la universitatoj de Berno kaj Ĝenevo kaj doktoriĝis pri juro kaj sociologio. Jean Ziegler estis profesoro ĉe la Universitato de Grenoble kaj ĝis 2002 ĉe la Universitato de Ĝenevo kie li instruis sociologion. Li ankaŭ estis asociita profesoro ĉe la Sorbonne en Parizo. La 17-an de januaro 2009 li ricevis honoran gradon de la Universitato de Parizo VIII Vincennes-Saint-Denis.

En 1963 Jean Ziegler estis elektita ĉe la urba konsilio de Ĝenevo kiel socialdemokrato. De 1967-1983 kaj de 1987-1999 li tenis seĝon ĉe la svisa Nacia Konsilio. Dume li estis la prezidanto de la “svisa-Tria Monda” parlamenta grupo. Li aniĝis al la komisionoj pri eksterlandaj aferoj, scienco kaj internacia komerco.

Post renkontiĝo kun Abbé Pierre en Parizo li fariĝis la unua direktoro de la Emaus-komunumo de Ĝenevo.

Jean Ziegler fariĝis kavaliro (chevalier) de la franca Ordre des Arts et des Lettres en 1994. Li havas honoran gradon ĉe la universitato de Mons en Belgio. Li estis premiita per la Medalo de la Prezidanteco de la Itala Respubliko. La Respubliko de Kabo-Verdo premiis lin per la Nacia Ordeno de Amílcar Cabral. Sed li malakceptis la premion Muamar Kadafi pri Homaj Rajtoj en 2002.

Biobrulaĵoj redakti

Jean Ziegler kritikis la uzadon de biobrulaĵoj, ĉar ĝia produktado eblas nur koste de manĝaĵoj. Ziegler diris la 26-an de oktobro 2007 dum konferenco ĉe UNO ke "estas krimo kontraŭ la homaro transformi agrikulture produktivan grundon al grundo ... kiu estos bruligita en biobrulaĵoj... Necesas haltigi ... la katastrofon de malsato en la mondo".[2] [3]

Verkoj redakti

  • Sociologie de la nouvelle Afrique ("Sociologio de la Nova Afriko"), eldonejo Gallimard, 1964. ISBN 978-2070350599
  • Sociologie et Contestation, essai sur la société mythique ("Sociologio kaj Kontestado"), eldonejo Gallimard, 1969. ISBN 978-2070351923
  • Le pouvoir africain ("La afrika potenco"), eldonejo Seuil, 1973, nova eldono 1979. ISBN 978-2020051835
  • Les vivants et la mort ("La vivantoj kaj la morto"), eldonejo Seuil, 1973, nova eldono 1978. ISBN 978-2020047968
  • Une Suisse au-dessus de tout soupçon ("Svislando ekster ĉiu suspekto", angle "Switzerland exposed", "Svislando eksponita"), 1976. ISBN 978-2020046831
  • Main basse sur l’Afrique ("Manoj sur Afriko"), 1978. Nova eldono 1980. ISBN 978-2020056298
  • Retournez les fusils ! Manuel de sociologie d'opposition ("redonu la pafilojn"), Seuil, 1980, nova eldono 1991. ISBN 978-2020131025
  • Vive le pouvoir! Ou les délices de la raison d'état ("Vivu la potenco! Aŭ la ĝojoj de racio de ŝtato"), Seuil, 1985. ISBN 978-2020089845
  • La victoire des vaincus, oppression et résistance culturelle ("La venko de la venkitoj"), Seuil, 1988. ISBN 978-2020130981
  • La Suisse lave plus blanc ("Svislando lavas pli blanke"), 1990. ISBN 978-2020115971
  • Le bonheur d'être Suisse ("La sorto esti sviso"), 1994. ISBN 978-2020227797
  • Charles Baudelaire, kunaŭtorita kun Claude Pichois, 1996. ISBN 978-0099777106
  • L'Or du Maniema ("La oro de Maniema"), Seuil, 1996. ISBN 978-2020283250
  • Les rebelles, contre l’ordre du monde ("La ribeluloj, kontraŭ monda ordo"), 1997. ISBN 978-2020086141
  • La Suisse, l'or et les morts ("Svislando, la oro kaj la mortintoj"), 1997. ISBN 978-0140278583
  • Les seigneurs du crime : les nouvelles mafias contre la démocratie ("La krimaj senjoroj: la novaj mafioj kontraŭ demokratio"), Seuil, 1998. ISBN 978-2-02-091429-1
  • Le Livre noir du capitalisme ("La nigra libro de kapitalismo"), kunaŭtorita, Temps des Cerises Édition, 1998.
  • La faim dans le monde expliquée à mon fils ("monda malsato klarigita al mia filo"), 1999. ISBN 978-2020367530
  • Les nouveaux maîtres du monde et ceux qui leur resistent ("La novaj regantoj de la mondo kaj tiuj kiuj rezistas ilin"), 2002. ISBN 978-2213613482
  • Le droit à l’alimentation ("La rajto al nutrado"), eldonejo Fayard, 2003. ISBN 2-84205-696-5
  • L'empire de la honte ("La imperio de honto"), 2005. ISBN 978-2-253-12115-2
  • Still Hungry to Bed ("ankoraŭ malsata al lito"), 2001.
  • La haine de l'Occident ("malamo por la okcidento"), 2008. ISBN 978-2226186935

Referencoj redakti

  1. Special Rapporteur on the right to food. UN Human Rights Council. Alirita 2008-05-15.
  2. Lederer, Edith, "Production of biofuels 'is a crime'", The Independent, 2007-10-27. Kontrolita 2008-04-22.
  3. Raporto pri la rajto je nutraĵoj (angle) http://www.humanrights.ch/upload/pdf/080311_bericht_ziegler.pdf Arkivigite je 2014-04-21 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2009-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, france (angligite ĉe www.humaniteinenglish.com Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine)