Jeb BUSH — "Jeb" estas mallongigo de la plena, oficiala nomo "John Ellis BUSH" — (naskita la 11-an de februaro 1953) estas usona komercisto kaj politikisto. Jeb Bush estas filo de la 41-a prezidento de Usono, George H. W. Bush, kaj 7 jarojn pli juna frato de la 43-a, George W. Bush.

Jeb Bush
Persona informo
Jeb Bush
Naskonomo John Ellis Bush
Naskiĝo 11-an de februaro 1953 (1953-02-11) (71-jaraĝa)
en Midland
Religio Episkopa Eklezio de Usonokatolikismo vd
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko Coral Gables • Midland • Tanglewood • Andover vd
Ŝtataneco UsonoHispanio vd
Alma mater Universitato de Teksaso en Aŭstino • Phillips Academy • The Kinkaid School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Jeb Bush
Familio
Patro George H. W. Bush vd
Patrino Barbara Bush vd
Gefratoj Dorothy Bush Koch • George W. Bush • Neil Bush • Marvin P. Bush vd
Edz(in)o Columba Bush vd
Infanoj George P. Bush • Noelle Bush • John Bush, Jr. vd
Profesio
Okupo bankisto • politikistokonstruiganto • bindisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Immigration Wars: Forging an American Solution vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jeb Bush en junio 2015

Fruaj jaroj redakti

Jeb Bush naskiĝis en Midland (Teksaso) en 1953. Li lernis en bazlernejo en Houston ĝis kiam li eklernis 14-jaraĝe en la elita privata mezlernejo Phillips Academy en Andover (Masaĉuseco), kie antaŭe la patro kaj la pli aĝa filo lernis. Deksepjaraĝe, li partoprenis someran interŝanĝon de lernantoj kun lernejo en Meksiko. Tie li ekkonis la meksikan junulinon Columba Garnica Gallo, kiu en 1974 fariĝis lia edzino. Samjare li ricevis bakalaŭran gradon pri Latinamerikaj studoj de la Universitato de Teksaso, diplomiĝante kun plej altaj honoroj post nur du jaroj kaj duono da studado.

Komerca kariero redakti

Ekde 1974, Bush laboris en la internacia fako de la Teksasa Komerca Banko. En 1977 li fondis ties venezuelan branĉon, kiun li ankaŭ estris dum iom da tempo. Post la prezidenta balotado de 1980, li transloĝiĝis al Miamio (Florido) kaj forlasis bankadon por nova kariero en terpeca komerco. Dum la sekvaj jaroj li entreprenis diversajn komercajn agadojn kaj fariĝis riĉa.

Politika kariero redakti

Jeb Bush servis kiel la 43-a ŝtatestro de Florido (1999 — 2007), post nesukcesa provo pri tiu ofico en 1994. La 15-an de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la Respublikana nomumo kiel prezidenta kandidato en la baloto de novembro 2016. Post malsukcesa rezulto en la antaŭbaloto en Sud-Karolino, la 20-an de februaro 2016 li malaktivigis la kampanjon.

Eksteraj ligiloj redakti