Josephus Carel Franciscus (Jef) LAST (naskiĝis la 2-an de majo 1898 en Hago, mortis la 15-an de februaro 1972 en Laren) estis nederlanda poeto, prozisto kaj socialisto.

Jef Last
Jef Last en 1968
Jef Last en 1968
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1898 (1898-05-02)
en Hago
Morto 15-an de februaro 1972 (1972-02-15) (73-jaraĝa)
en Laren
Lingvoj nederlandagermana
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Ida ter Haar • Ida ter Haar
Okupo
Okupo verkisto • poeto • pentristo • ĉinologo
vdr

Biografio redakti

Jef Last estis kiel verkisto kaj kiel homo tre sociale kortuŝita. Li devenis de katolika medio, sed jam tre junaĝe aniĝis la Socialdemokratan Laboristan Partion (SDAP) kaj la Laboristan Junularan Centralon (AJC). La socialistaj principoj de tiuj organizoj li ne rajtis praktiki kiel asistant-filiestro de la Nederlanda Rajonfabriko (ENKA) en Ede kaj finfine li eksiĝis tiun postenon.

Poste en sia vivo Last forlasis la revizian socialdemokration por membriĝi de la Revolucia-Socialista Laborista Partio de Henk Sneevliet. Kun lia revoluciema amiko André Gide li vojaĝis dum la somero de 1936 al la Sovetunio. La duopo estis grandioze akceptita, sed divenis la organizitan omaĝon kaj seniluziiĝinte revenis al la okcidento. Multe pliposte Last verkis libron pri la amikeco kun Gide.

Last kunbatalis dum la Hispana Enlanda Milito en la Internaciaj Brigadoj, kie li batalis je la flanko de la Sovetunio kaj la maldekstra hispana respubliko. Pro tio li perdis sian nederlandanecon pro militservo por fremda potenco. Baldaŭ post la Dua Mondmilito li rericevis ĝin.

Last loĝis de 1950 ĝis 1953 en Indonezio, speciale en Singaraja (Balio), kie li laboris kiel instruisto en mezgrada lernejo. Li estis amiko de prezidento Soekarno kaj Mohammed Hatta.

Familio redakti

Ekde 1923 li estis edzo de Ida ter Haar, kun kiu li divorcis kaj pliposte denove edziĝis. Ili havas tri filinojn.

Verkoj redakti

Esperantaj redakti

Simila kiel Theo Thijssen Last estis unu el la plej famaj nederlandaj verkistoj el la socialista movado. Pro tio la Federacio de Laboristaj Esperantistoj tradukis faman libron de Last. La libro La Hispana Tragedio, kiun Last verkis en 1937, estas tradukita Esperanten fare de Gijsbert Degenkamp.

Alilingvaj redakti

  • 1926 - Bakboordslichten (poemoj)
  • 1930 - Branding
  • 1930 - Kameraden! (poemoj)
  • 1930 - Marianne
  • 1932 - Liefde in de portieken
  • 1932 - Verleden tijd (poemoj)
  • 1933 - Onder de koperen ploert
  • 1933 - Partij remise
  • 1933 - Twee werelden (poemoj)
  • 1933 - De vlucht van den opstandeling
  • 1934 - Zuiderzee
  • 1935 - Een huis zonder vensters
  • 1935 - Voor de mast
  • 1936 - Brieven uit Spanje
  • 1936 - De bevrijde Eros. Een ketter in moorenland en andere gedichten (poemoj)
  • 1936 - Een flirt met den duivel
  • 1937 - Bloedkoraal (poemoj)
  • 1937 - In de loopgraven voor Madrid
  • 1937 - De Spaansche tragedie (La Hispana Tragedio)
  • 1938 - De laatste waarheid
  • 1939 - Kruisgang der jeugd (kun Harry Wilde)
  • 1939 - De vliegende Hollander
  • 1940 - Kinderen van de middernachtzon
  • 1940 - Onvoldoende voor de liefde
  • 1941 - Van een jongen die een man werd parto I kaj II (junaĝula verko el 1919, tiutempe ne publikigita)
  • 1941 - Elfstedentocht
  • 1942 - Leeghwater maalt de meren leeg
  • 1944 - Tau Kho Tau (poemoj)
  • 1945 - Een socialistische renaissance
  • 1945 - Het eerste schip op de Newa
  • 1946 - Oog in oog (poemoj)
  • 1947 - Vingers van de linkerhand
  • 1949 - In de zevende hemel
  • 1950 - Schuim op de kust
  • 1951 - De rode en de witte lotus
  • 1955 - Bali in de kentering
  • 1956 - Zo zag ik Indonesië
  • 1957 - Een lotje uit de loterij
  • 1959 - Lu Hsün. Dichter und Idol
  • 1960 - Japan in kimono en overall
  • 1960 - Tegen de draad (poemoj)
  • 1960 - Vloog een bloesem terug naar haar tak
  • 1962 - De Spaanse tragedie
  • 1962 - Golven der Gele Rivier
  • 1962 - De jeugd van Judas
  • 1965 - China, land van de eeuwige omwenteling
  • 1966 - De tweede dageraad van Japan
  • 1966 - Mijn vriend André Gide
  • 1967 - Rinus van der Lubbe, doodstraf voor een provo (prilaborita reeldono de Kruisgang der jeugd)
  • 1968 - Strijd, handel en zeeroverij. De Hollandse tijd op Formosa
  • 1970 - Vuurwerk achter de Chinese muur
  • 1972 - Tjoebek in het tijgerbos (infanlibro)
  • 1973 - De zeven Caramboles (sub la pseŭdonimo Co Mantjens, dua eldono subtitolo: De postume pornoroman van Jef Last)

Eksteraj ligiloj redakti