Jefferson

apartigilo

Jefferson estas angla kaj skandinavia familia nomo.

Aparte konata iĝis Thomas Jefferson, kiu iĝis prezidanto de Usono. Laŭ li ricevis sian nomon vasta gamo da geografiaj objektoj precipe en Usono - kantonoj (ekzemple en Okcidenta Virginio), urboj (ekzemple en Teksaso), parkoj, montoj ktp. Ankaŭ ekster Usono estas iuj tiaj objektoj, ekzemple la urbeto Jefferson en Alberto, Kanado.

En Latinameriko estas la kutimo uzi aparte popularajn familiajn nomojn kiel persona nomo. Tie do Jefferson funkcias ankaŭ kiel persona nomo aŭ voknomo. Konata ekzemplo de tio estas la brazila futbalisto Jefferson, aŭ plennome Jefferson de Oliveira Galvão, kiu estas golisto en la argentina nacia teamo de futbalo konkuranta pri la Futbala Mondpokalo 2014 de la 12-a de junio ĝis 13-a de julio de tiu jaro. En unuopaj kazoj la nomo tamen ankaŭ en la precipe anglalingva Norda Ameriko funkcias kiel persona nomo - vidu la biografion de Jefferson Davis.