Jefferson Finis DAVIS {IFA: [dʒɛf ɛɹ' sɪ:n deɪ:'vɪs]; naskiĝinta la 3-an de junio 1808, mortinta la 6-an de decembro 1889) estis usona ŝtatisto, kiu estis ankaŭ la sola prezidanto de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko

Jefferson Davis
Persona informo
Jefferson Davis
Naskonomo Jefferson Finis Davis
Naskiĝo 3-an de junio 1808 (1808-06-03)
en Fairview, Kantono Kristiano,  Usono
Morto 6-an de decembro 1889 (1889-12-06) (81-jaraĝa)
en Nov-Orleano, paroĥo Orleano,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Hollywood Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco UsonoKonfederaciitaj ŝtatoj de UsonoUsono vd
Alma mater West Point • Jefferson College • Transilvania Universitato vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Jefferson Davis
Memorigilo Jefferson Davis
Familio
Patro Samuel Emory Davis vd
Patrino Jane Cooke vd
Edz(in)o Sarah Knox Taylor • Varina Davis vd
Infanoj Varina Anne Davis • Margaret Howell Davis Hayes vd
Parencoj Joseph R. Davis vd
Profesio
Okupo oficiropolitikistoentreprenisto • politika verkisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj A Short History of the Confederate States of America ❦
The Rise and Fall of the Confederate Government vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jefferson Davis naskiĝis en farmdomo en Fairview, Kentukio. Li nomiĝis Jefferson en honoro de usona prezidanto, Thomas Jefferson. Lia familio traloĝigis al Misisipio, kiam li estis juna knabo. Li iris al Transylvania Universitato en Leksingtono, Kentukio kaj li poste iris al West Point, la oficiala usona soldatakademio.

Post lia militista trejnado, Davis havis seriojn de malgravaj armeaj taskoj. En 1835 li demisiis sian armean taskon por edziĝi al la filino de Zachary Taylor, sed nur tri monaton pli malfrue, lia edzino mortis.

Li gajnis elekton al Usona Domo de Reprezentantoj en 1845. Unu jaron pli malfrue, Davis demisiis por envarbiĝi la armeon por batali en la Meksika-Usona Milito. Post la milito, prezidanto Franklin Pierce enoficigis Davis-on kiel la Militan Ministron.

En 1857 Davis gajnis sidejon en la Usona Senato. En tiu ofico li proparolis la rajtojn de sklavoposeduloj kaj la suverenecon de la ŝtatoj.

Kun la elekto de Abraham Lincoln en 1860 la sudaj ŝtatoj malfideliĝis por formi Konfederaciitajn Ŝtatojn de Ameriko. La suda ribelo komencis la Usonan Enlandan Militon. La Konfederacistoj elektis Davis-on por la prezidanto de la nova lando.

Malgraŭ serioj de fruaj batilaj gajnoj, la Konfederaciitaj Ŝtatoj ne povis kontraŭstari la superan militan kaj industrian fortecon de usona armeo. En 1865 Generalo Robert E. Lee kapitulacis.

Por 2 jaroj Davis estis en malliberejo. En 1867 sen juĝado Davis estis liberata.

Jefferson Davis mortis en 1889 en Nov-Orleano, Luiziano.