Jehudah Ben Samuel HALEVI (en hebrea, יהודה הלוי‎ Jehuda ha-Levi; aŭ أبو الحسن يهوذا اللاوي Abū al-Ḥasan Jahūḏā ibn al-Lāŭī, inter araboj; Juda Levi en Okcidento), naskiĝis en Tudela, ĉirkaŭ 1070/75, kaj mortis en Jerusalemo, ĉirkaŭ 1141. Estis sefarda filozofo kaj kuracisto kaj, ĉefe, kun Ibn Gabirol kaj Samuel ibn Nagrella, unu el la plej elstaraj poetoj de la hispanhebrea literaturo kaj en la hebreo de la mezepoko kaj ĝenerale en la hebrea. Kreinto de la pracionisma ĝenro, nome esprimo de amo al la malproksima Jerusalemo; lia poezia verkaro estis kaj religia kaj nereligia.[1]

Jehudah Halevi
Persona informo
יהודה הלוי
Naskiĝo ĉirkaŭ 1070/75
en Tudelo, Taifa of Sarakusta
Morto ĉirkaŭ 1141
en Jerusalemo
Religio judismo vd
Lingvoj hispanahebreaaraba • jud-araba lingvaro vd
Profesio
Okupo poeto • teologo • filozofokuracistoverkistorabeno vd
Verkado
Verkoj Kuzari vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La informo pri la vivo de tiu gravulo estas necertaj. Tre juna, li plej verŝajne ricevis la influon de la kultura etoso de la islama tajfo de Zaragozo, regita tiam fare de la klano Banu Hud, en kies literatura kortego estis judaj intelektuloj, kiel Ibn Gabirol, Ibn Ĝanah, Bahja ibn Pakuda, Levi ibn Tabban, poetoj kaj pensuloj, kaj la botanikisto ibn Buklaris. Al tio aldonendas, ke samtempe kun Ibn Nagrella en Granado, ankaŭ en Zaragozo la posteno de veziro estis okupita de judoj: Jekutiel ben Isak (sub Al-Mundir la 2-a) kaj Abu al-Fadl ibn Hasdai (sub Al-Muktadir, Al-Mu'tamin kaj Al-Musta'in la 2-a).

Li estis ankaŭ amiko de la rabeno Jozefo ibn Migaŝ, estro de la Ĝeŝivo aŭ Talmuda lernejo de la urbo Eli-Hossana, aktuala Lucena, en la provinco Kordovo. Tiel estante ankoraŭ juna por pasi al Andaluzio devis trairi Kastilion. El Kordovo iris al Granado, kie Moseh ibn Ezra okupis gravan postenon kaj alvokis lin. La politika malordo de Al Andalus devigis lin reveni al la kristana regno, kaj setliĝis en Toledo, kie li amikiĝis kun gravulo de la kortego de Alfonso la 6-a, nome Jozef ibn Ferrusel (Cidellus), funkciulo de la reĝo, kiu protektis lin.

Estinte disĉiplo de Jiŝak Al-Fasi, nome unu de la plej famaj talmudistoj de Al Andalus kaj instruisto de la antaŭe menciita Josep ibn Migaŝsh kiun li metis estre de la Granda Lernejo kaj religia kaj de gramatiko kiu ekzistis en La Perlo de Sefarad (Lucena),[2] li konis profunde la hebrean Biblion, la literaturon rabenan, la araban poezion, la grekan filozofion kaj medicinon.

Dum sia restado en Toledo li verkis Divano-n (Dìŭan), kolekton de poemoj nereligiaj verkitaj en hebrea, en kiuj li kantas al la amikeco, al amo kaj la naturo. En tiu verko li inkludas ankaŭ religiajn poemojn kiuj poste estos uzataj en la juda liturgio, en kiuj li esprimas sian deziron de Dio kaj de Ciono kaj sian esperon en la mesia elaĉeto de la juda popolo. Li verkis ankaŭ la Jazar (Kuzari), dialogo en araba en kiu li klarigas la judismon al konvertito ĥazara.

Post 1108 ŝajne Jehudah revenis al Kordovo, kiam la povo de almoravidoj ekdekadencis. Spite la malcertan situacion de la judoj, li ne volis reveni al Toledo, kie li estis praktikante la medicinon inter la kristanoj, kaj decidis sekvi la vojon kiun li mem estis markita por li en verko komponita inter 1130 kaj 1140, nome Kuzarí, kiel defendo de judismo, kaj ekveturis al Sankta Lando en la jaro 1141 proksimume, pro la malbonigo de la fitraktado al la judoj en Iberio fare de la araboj, kaj lia deziro ke la judoj revenu al Ciono.[3] Ne certas tamen ke Jehudah alvenu al sia destino. Li restis proksime kelkajn jarojn, nome en Kairo, omaĝita de la judaj gravuloj de la urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Literatura hebrea en la España medieval, p. 55.
  2. Literatura hebrea en la España medieval, pp. 121 kaj 122.
  3. De la Fuente Salvat, José. Yehudá Haleví: el poeta judío más grande de todos los tiempos

Bibliografio redakti

  • Eisenberg, Daniel (1999). «Introducción». En David William Foster, eld. Spanish writers on gay and lesbian themes: a bio-critical sourcebook (en angla). Greenwood Publishing Group. p. 17. ISBN 9780313303326.
  • Greenberg, Steven (2005). Wrestling with God and men: homosexuality in the Jewish tradition. Univ of Wisconsin Press. ISBN 9780299190941.
  • Kahn, Máximo José kaj Gil-Albert, Juan. Yehudá Haleví, Ediciones Júcar. Gijón, 1987 ISBN 84-334-3063-7
  • Millás Vallicrosa, José María. Yehudá Ha-Levi como poeta y apologista, Consejo Superior de Investigaciones Científicas. Madrid, 1947 (ISBN 84-00-00747-6)
  • Sáenz-Badillos, Ángel (1991). Literatura hebrea en la España medieval. Madrid: Fundación amigos de Sefarad. ISBN 8460410471.
  • Scheindlin, Raymond. The song of the distant dove: Judah Halevi's pilgrimage. New York; Oxford: Oxford University Press, 2008. (ISBN 978-0-19-531542-4)