Jelling estas urbo situanta en la dana regiono de Suda Danio (Syddanmark), kaj estas parto de la komunumo Vejle. La loko havas 3370 loĝantojn (2014). Jelling estas parto de la paroĥo Jelling. La vilaĝo estas situanta 10 km de la urbo Vejle, la ĉefurbo de la administra regiono de suda Danio.

Jelling
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 7300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 370  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 45′ N, 9° 25′ O (mapo)55.75589.4194Koordinatoj: 55° 45′ N, 9° 25′ O (mapo) [+]
Alto 105 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jelling (Danio)
Jelling (Danio)
DEC
Jelling
Jelling
Situo de Jelling

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jelling [+]
vdr

Historio redakti

 
Vikinga ŝtono en muzeo Jelling en runa alfabeto.

Jelling estas malnova kaj grava loko en la historio de Danio. En la mezo de la vikinga epoko, ĉirkaŭ la jaro 1000, Jelling estis dum kelkaj jardekoj la loĝejo de la danaj reĝoj. De la du reĝoj certas ke ili tie vivis, nome Gorm, kromnomata 'la malnova', kaj lia filo Harald I de Danio, kromnota 'Blåtand' (blua dento).

 
Enskriboj en runa alfabeto sur la plej granda ŝtonego.

Monda heredaĵo redakti

Ĉi tiuj reĝoj postlasis la famajn monumentojn de Jelling : du grandegaj tumuloj, du ŝtonoj kun surskriboj en runaj alfabetoj, kaj la preĝejo de Jelling[1] kiuj troviĝas depost 1994 sur la monda heredaĵo-listo de Unesko.

Panorama foto redakti

 
Panorama foto kun la du tumuloj, la du ŝtonegoj kaj la preĝejo.

Referencoj redakti

  1. (dana) Niels Jørgen Dinnesen, Jelling-monumenterne på museum (Jelling-monumentoj en la muzeo), dinnesen.com, Aprilo 2017.