Jemena Araba Respubliko

eksa ŝtato

La Jemena Araba Respubliko inter la jaroj 1962 kaj 1990 estis ŝtato sur la teritorio de Norda Jemeno, la nordokcidento de Jemeno, kiu antaŭe historie estis konkerita de la Otomana Imperio. La ŝtato ekestis post puĉa finigo de la monarkio Reĝlando Jemeno la 26-an de septembro 1962.

Jemena Araba Respubliko
Norda Jemeno
Plena origina nomo:
الجمهوريّة العربية اليمنية
al-Ĝumhūrījah al-`Arabījah al-Jamanījah'
 Reĝlando Jemeno 19621990 Jemeno 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Situo de la Jemena Araba Respubliko sur la araba duoninsulo
Situo de la Jemena Araba Respubliko sur la araba duoninsulo
Ĉefurbo:
Areo:
195 000 km² 1990
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
7 160 981 1990
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
Nord-Jemena rialo nordjemena rialo
Pereo:
Unuiĝo de Jemeno
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Jemeno Reĝlando Jemeno
Postsekvaj ŝtatoj:
Jemeno Jemeno
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Unuiĝintaj Nacioj

vdr

Unua prezidento de la respubliko inter la jaroj 1962 kaj 1967 estis Abdullah as-Sallal. Tamen dum la sekva jaro ekestis civila milito kun rojalismaj triboj, kiuj daŭre subtenis la antaŭan reĝon Muhammad al-Badr kaj ricevis helpon el Sauda Arabio. La respubliko kontraŭe ricevis armean helpon de Egiptio, sed dum la sestaga milito inter Israelo unuflanke kaj Egiptio, Jordanio kaj Sirio dum junio 1967 la egiptaj armeanoj estas retirataj el la lando. Fakte la Jemena Araba Respubliko ĝis la jaro 1967 estis unuiĝinta kun Egiptio. zurückbeordert wurden. Dum la oficoperiodo de la sekva prezidento Abdul Rahman al-Irjani inter 1967 kaj 1974 interalie okazis limaj bataloj kun la ekde novembro 1967 ekzistanta socialisma Demokratia Popola Respubliko Jemeno en Suda Jemeno - sed tiuj bataloj povis esti finitaj dum la jaro 1970. Dum 1974 la prezidanto Al-Irjani devis demisii pro armea premo de la armeestro Ibrahim al-Hamdi. Tiu malvalidigis la ŝtatan konstitucion, sed jam dum 1977 estis senpotencigita. Ekde la jaro 1978 la prezidento Ali Abdullah Salih regis la landon kaj la 22-an de majo 1990 atingis la reunuiĝon kun Suda Jemeno.

Prezidentoj de la Jemena Araba Respubliko redakti

1. Abdullah as-Sallal 27-a de septembro 1962 5-a de novembro 1967
2. Abdul Rahman al-Irjani 5-a de novembro 1967 13-a de junio 1974
3. Ibrahim al-Hamdi,
gvidanto de armea komanda konsilio
13-a de junio 1974 11-a de oktobro 1977
4. Ahmed Hussein Al-Ghaŝmi 11-a de oktobro 1977 24-a de junio 1978
5. Abdul Karim Abdullah al-Araŝi 24-a de junio 1978 18-a de julio 1978
6. Ali Abdullah Salih 18-a de julio 1978 22-a de majo 1990

Ĉefministroj de la Jemena Araba Respubliko redakti

1. Abdullah as-Sallal 28-a de septembro 1962 26-a de aprilo 1963
2. Abdul Latif Dajfallah 26-a de aprilo 1963 5-a de oktobro 1963
3. Abdul Rahman al-Irjani 5-a de oktobro 1963 10-a de februaro 1964
4. Hassan al-Amri 10-a de februaro 1964 29-a de aprilo 1964
5. Mahmoud al-Gajifi 29-a de aprilo 1964 6-a de januaro 1965
6. Hassan al-Amri 6-a de januaro 1965 20-a de aprilo 1965
7. Ahmad Muhammad Numan 20-a de aprilo 1965 6-a de julio 1965
8. Abdullah as-Sallal 6-a de julio 1965 21-a de julio 1965
9. Hassan al-Amri 21-a de julio 1965 18-a de septembro 1966
10. Abdullah as-Sallal 18-a de septembro 1966 5-a de novembro 1967
11. Mohsin Ahmad al-Aini 5-a de novembro 1967 21-a de decembro 1967
12. Hassan al-Amri 21-a de decembro 1967 9-a de julio 1969
13. Abdul Salam Sabrah 9-a de julio 1969 29-a de julio 1969
14. Mohsin Ahmad al-Aini 29-a de julio 1969 2-a de septembro 1969
15. Abdullah Kurŝumi 2-a de septembro 1969 5-a de februaro 1970
16. Mohsin Ahmad al-Aini 5-a de februaro 1970 26-a de februaro 1971
17. Abdul Salam Sabrah 26-a de februaro 1971 3-a de majo 1971
18. Ahmad Muhammad Numan 3-a de majo 1971 24-a de aŭgusto 1971
19. Hassan al-Amri 24-a de aŭgusto 1971 5-a de septembro 1971
20. Abdul Salam Sabrah 5-a de septembro 1971 18-a de septembro 1971
21. Mohsin Ahmad al-Aini 18-a de septembro 1971 30-a de decembro 1972
22. Kadhi Abdullah al-Hagri 30-a de decembro 1972 10-a de februaro 1974
23. Hassan Muhammad Makki 10-a de februaro 1974 22-a de junio 1974
24. Mohsin Ahmad al-Aini 22-a de junio 1974 16-a de januaro 1975
25. Abdul Latif Dajfallah 16-a de januaro 1975 25-a de januaro 1975
26. Abdul Aziz Abdul Ghani 25-a de januaro 1975 15-a de oktobro 1980
27. Abdul Karim al-Irjani 15-a de oktobro 1980 13-a de novembro 1983
28. Abdul Aziz Abdul Ghani 13-a de novembro 1983 22-a de majo 1990