Jenő Ferenc Kiss
Jenő Ferenc Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Jenő Ferenc estas hungara skulptisto, instruisto.
Jenő Ferenc Kiss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1959 (64-jaraĝa) en Makó |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szegedi Tömörkény István Gimnázium, Művészeti Szakgimnázium és Technikum • Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Jenő Ferenc Kiss [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1959 en Makó.
Biografio redakti
Jenő Ferenc Kiss frekventis belartan mezlernejon en Szeged (1974–1978), li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (1981–1986). Lia ĉefinstruisto estis Miklós Borsos. En 1986 li ricevis stipendio]]n de Csongrád. Post siaj studoj li ekinstruis en la menciita mezlernejo. En la jaroj 1991 kaj 1992 li partoprenis en kreadoj en la artistkolonio en sia naskiĝurbo, en 1993 li estis en simpozio en Püspökladány. Li ricevis 4 premiojn inter 1993-2007.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Makó (1988, 1995)
- Püspökladány (1994)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Hódmezővásárhely (1986-1993)
- Püspökladány (1993, 1994)
- Szeged (1995-)
- Reutlingen, Aidlingen (2004)
- Pécs (2008)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Mondmilita monumento en Makó
-
reliefo pri Joseph Pulitzer (2005)
-
busto pri Joseph Pulitzer
-
Statuo pri Mihály Fátyol (violonisto, Makó, 2009)
-
busto pri József Osztróvszky (urbestro)
-
busto pri István Batka (kuracisto)
-
busto pri Aladár Tóth (kuracisto)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto[rompita ligilo]
- skulptaĵoj