Jenő Herczeg [herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczeg Jenő estis hungara aktoro, reĝisoro, kabaredisto. Lia origina familia nomo estis Haaz.

Jenő Herczeg
Jenő Herczeg
Jenő Herczeg
Persona informo
Naskonomo Haaz Jenő
Naskiĝo la  12-an de marto 1886(nun 1886-03-12)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 21-an de februaro 1961
en Hungario Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro
vdr

Jenő Haaz [1] naskiĝis la 12-an de marto 1886 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de februaro 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Herczeg devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1907. Post siaj studoj li aliĝis al diversaj trupoj, poste li studvojaĝis al Germana Regno. Hejmenveninta li havis rolojn de Ignác Krecsányi. Ekde 1912 li iĝis kabaredisto en la ĉefurbo. Li havis rolon en skeĉoserio Hacsek kaj Sajó kiel Hacsek [haĉek]. Tiu skeĉoserio estas la plej furora en Hungario. Lia partnero estis konstante Vilmos Komlós kiel Sajó. Kelkfoje li reĝisoradis kaj verkis skeĉojn. Pli frue en 1917 li edziĝis. En 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj li prenis la kalvinismon.

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Az Apostol (1914)
  • Tilos a csók (1919) – ministro
  • Link és Flink (1927, skeĉo)
  • Hyppolit, la lakeo (1931) – amiko de Schneider
  • Hacsek és Sajó – Az égő nadrág (1934, skeĉoserio) – Hacsek
  • Sonĝoaŭto (1934) – aŭtovendisto
  • Jobb lesz holnap Hacsek (1946)
  • Surveturo (1955)
  • Dolarpaĉjo (1956)

Fontoj redakti