Jenő Hubay [hubai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hubay Jenő estis hungara violonisto, komponisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1921). Lia patro estis Károly Huber, lia frato estis Károly Hubay.

Jenő Hubay
Persona informo
Naskonomo Huber Jenő
Naskiĝo 15-an de septembro 1858 (1858-09-15)
en Peŝto
Morto 12-an de marto 1937 (1937-03-12) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korinfarkto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztUniversitato de Artoj Berlino
Familio
Patro Károly Huber
Frat(in)o Károly Hubay
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • violonisto
vdr

Jenő Hubay [1] naskiĝis kiel Huber Jenő la 15-an de septembro 1858 en Pest (urbo). Li mortis la 12-an de marto 1937 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Jenő Hubay

Biografio redakti

Jenő Hubay jam antaŭ la lernejaj jaroj interesiĝis pri muziko, kiun li lernis de la patro. Dum lernado li samtempe violonadis. Iom poste li lernis plu eksterlande. Li havis sukceson en koncerto en Parizo jam en 1878. En 1882 li instruis violonadon en Bruselo. En 1886 li hejmenvenis kaj daŭris la instruadon en la Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, kiun li gvidis inter 1919-1934. Li ofte koncertadis ankaŭ eksterlande.

Liaj komponaĵoj (elekto) redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti