JANITSEK Jenő [pro. janiĉek] estas rumania hungara lingvisto, universitata lektoro. Li naskiĝis en Kluĵo la 1-an de septembro 1920. Li estas la patro de pentristo András Janitsek.

Kariero redakti

Jenő Janitsek akiris diplomon pri juro en Universitato Bolyai (1951), poste pri rusa lingvo kaj literaturo en Instituto Gorki de Bukareŝto (1954). Li la laboris en katedro pri slavistiko en la universitato kiel lektoro. Lia ĉefa esplorkampo estis la loknomscienco (toponimio). Li doktoriĝis en 1982. pri la reciprokaj influoj de rumana-hungara-slavaj lingvoj rilate la loknomoj. Li publikis 108 studaĵojn kaj 19 librojn pri loknomoj de pluraj setlejoj de Transilvanio. Li estas ano de MTA.

Fonto redakti