KÉMÉNDY Jenő (ke:me:ndi) estis hungara pentristo, scenej- kaj kostumprojektanto naskiĝinta la 8-an de aprilo 1860 en Déva kaj mortinta la 25-an de junio 1925 en Budapest.

Jenő Kéméndy (meze)

Biografio redakti

Jenő Kéméndy pasigis 17 jarojn en München. En 1898 la Budapeŝta Ŝtata Operejo invitis lin scenej- kaj kostumprojektanto. En 1923 oni elektis lin la eterna ano de la Operejo. Li verkis balettekston al muziko de Rezső Máder. Lian pentraĵon Alĥemiisto kaj Disputo konservas la Hungara Nacia Galerio.

Verkoj redakti

  • A huszadik század színpada (Bp., 1907);
  • Az ideális színház (Bp., 1912).

Balettekstoj redakti

  • She (1898);
  • Mályvácska királykisasszony (1921);
  • A bűvös bábu (1924).

Fonto redakti