KÓCSY Jenő (ko:ĉi) estis hungara ĵurnalisto, redaktoro naskiĝita en Budapest la 14-an de decembro 1895 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de majo 1962.

Kariero redakti

Jenő Kócsy edukiĝis en Borosjenő. Li debutis kiel ĵurnalisto en Arado, kie kune kun Andor Boda en 1919-20 li redaktis la gazeton de Kölcsey Egyesület kun titolo Szezon. Ĝis 1930 li laboris ĉe Aradi Közlöny, poste mallongtempe li estis posedanto kaj redaktoro de gazeto Reggel. En 1934 kune kun Elvira Prohászka li ekirigis la gazeton Magyar Család, kiu atingis nur kvin numerojn. De 1935 li aperigis la raportgazeton Ez Arad, kies titolon li ŝanĝis pli malfrue al titolo Társaság, kiun en printempo de 1941 oni malpermesis.

Fonto redakti