MATICSKA Jenő (matiĉka) estis hungara pentristo naskita en Nagybánya la 30-a de novembro 1885 kaj mortinta samloke la 8-a de februaro 1906.

Jenő Maticska
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1885 (1885-11-30)
en Baia Mare
Morto 8-an de februaro 1906 (1906-02-08) (20-jaraĝa)
en Baia Mare
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

Li finis en sia naskiĝurbo kvin klasojn elementajn. Lian talenton malkovris János Thorma. Li ekspoziciis unue en 1900 en Artistkolonio de Nagybánya kaj inter 15-a kaj 24-a de decembro de 1901 en Koloĵvaro. Inter 1902 kaj 1905 li studis en artistkolonio, kie li estis disĉiplo de Károly Ferenczy, István Réti, Béla Iványi-Grünwald, Simon Hollósy. En 1904 kaj 1905 li pasigis la vintron en Romo kun Iványi Grünwald Béla kiel stipendiulo de Nagybánya. Li suferis je tuberkulozo heredita de sia patro. En 1911-1912 oni prezentis en du ekspozicioj en Nagybánya plurajn kreaĵojn liajn. En 1972 oni organizis en muzeo de Baia Mare memorekspozicion.

Bibliografio redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti