NÁDOR Jenő (pro. na:dor) estis hungara ĵurnalisto naskiĝinta en Temeŝvaro la 13-an de decembro 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de februaro 1970. Li estis edzo de dancistino Anna Pallay.

Biografio redakti

Jenő Nádor iĝis post maturecekzameno kunlaboranto de Neue Temesvarer Zeitung. Oni invitis lin en Budapeŝton al gazeto Nap. Dum la unua mondmilito li estis militraportisto de gazetoj Nap kaj Berliner Tageblatt. Dum la erao Horthy komence li estis kunlaboranto de Nap kaj enlandpolitika rubrikestro de Világ, pli poste li laboris ĉe Magyar Hírlap, Az Újság kaj Újság. Iom da tempo li redaktis la gazetojn Egyenlőség kaj Országos Egyetértés. Dum la dua mondmilito li priokupiĝis pri la kulturaj aferoj de Zsidó Hitközség. Post 1945 li estis ĉefredaktoro de la gazeto Fővárosi Napló kaj kunlaboranto de Népszava. Dum la lastaj jaroj de sia vivo li laboris ĉe Új Élet. Li faris multe por la socia helpo de pensiigitaj ĵurnalistoj kaj vidvinoj de ĵurnalistoj.

Fontoj redakti