Jenő Plank

hungara kemiisto, universitata profesoro

Jenő PLANK, laŭ hungarlingve kutima nomordo Plank Jenő estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1945).

Jenő Plank [1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1890 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 11-an de novembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Plank studis en Reĝa Teknika Universitato József en Budapeŝto inter 1908-1912. Post la diplomo li laboris en agrara instituto en Magyaróvár, poste li instruis en la menciita universitato en Budapeŝto. Li estis katedrestro inter 1936-1949. Post la 2-a mondmilito li dufoje estis dekano. Inter 1921-1943 li redaktis fakrevuon Magyar Chemiai Folyóirat. Li pensiuliĝis en 1949.

Verkaro (elekto) redakti

  • Komplex vegyületek (1948)
  • A fémelemzés módszerei (1949)

Fontoj redakti