La mortoloko laŭ la informkesto estas erara!

Jenő Remsey
Persona informo
Naskonomo Remsey Jenő György
Naskiĝo 2-an de novembro 1885 (1885-11-02)
en Nagykőrös
Morto 26-an de julio 1980 (1980-07-26) (94-jaraĝa)
en Szentendre
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikistoverkisto
vdr

Jenő Remsey [jenO remŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Remsey Jenő György estis hungara pentristo, grafikisto.

Memortabulo pri Jenő Remsey

Jenő Remsey [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1885 en Nagykőrös, li mortis la 26-an de julio 1980 en Gödöllő.

Biografio redakti

Jenő Remsey frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li estis oficisto 4 jarojn, sed vespere li lernis en industriarta mezlernejo. Li plulernis en Akademio de Belartoj de Vieno kaj en simila lernejo en Munkeno helpe de stipendio. Inter 1909 kaj 1914 li pentradis en artistkolonio de Gödöllő, poste ekde 1924 ĝismorte. En 1911 kaj 1914 li studvojaĝis al Munkeno. Inter la mondomilitoj ankaŭ liaj poemlibroj kaj dramoj aperis, krome li estis foje ĵurnalisto. Li ricevis premiojn en 1944 kaj 1977. Li edziĝis en 1912, la edzino naskis 4 gefilojn.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1935, 1963, 1976)
  • Gödöllő (1951)
  • Parizo (1957)
  • Gyula (1974)
  • Nagykőrös (1979)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Rózsaffy Dezső arcképe (1909)
  • A művész feleségének portréja (1910)
  • Vadászat a csodaszarvasra (1910)
  • Dunaparti részlet (1913)
  • Kórus (1943)
  • Páholyban (1947)

Elektitaj grafikaĵoj redakti

  • Cigány sor
  • Zsákutca

Aliaj artaĵoj redakti

  • gobelino (1938, prezentita en monekspozicio en Novjorko)
  • fresko (1943, gimnazio en Budapeŝto)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Gödöllő (1985)
  • busto en Gödöllő (2017) [2]
  • bulvardo en Gödöllő

Fontoj redakti