Jenő SOÓS [ŝo:ŝ] estis rumania hungara matematikisto. Li naskiĝis en Satu Nou (Hălchiu) la 15-an de oktobro 1937 kaj mortis la 15-an de aŭgusto 2001 en Bukareŝto.

Kariero redakti

Jenő Soós diplomitiĝis en Bukareŝto (1960). Komence li instruis en la universitato ĝis 1965, poste li fariĝis scienca esploristo en la Matematika Instituto de la Rumana Akademio (1965–75), en la Instituto de Mekaniko de Solidaj Korpoj (1975–77) kaj en Instituto INCREST (1977–90). De 1990 ĝis sia morto li estis ĉefkunlaboranto de la Matematika Instituto de la Rumana Akademio kaj paralele universitata instruisto. Li estis doktoro de matematikaj sciencoj (1972). Li prelegis ankaŭ en la universitatoj de Francujo kaj de Usono.

Libroj redakti

  • Modele discrete şi continue ale solidelor (Buk. 1974); Tehnici de calcul vectorial cu aplicaţii (C. Teodosiuval, samloke. 1976); Probleme actuale în mecanica solidelor (sl. 1977); Tehnici de calcul spinorial şi tensorial neeuclidian cu aplicaţii (sl. 1979); Matematici clasice şi mate­matici moderne (sl. 1982); Calcul tensorial cu aplicaţii în mecanica solidelor (sl. 1983); Spinor and non­euclidean tensor calculus with applications. I–II. (sl. 1983); Euklidean tensor calculus with applications (sl. 1983).

Fonto redakti