Jenő Vadas [vadaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vadas Jenő estis hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro. Lia origina familia nomo estis Vlkolinszky. Lia onklo estis Ottó Herman.

Jenő Vadas

Jenő Vadas [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1857 en Hámor (nun jam urboparto de Miskolc). Li mortis la 21-an de julio 1922 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Vadas frekventis gimnaziojn en Miskolc kaj Selmec, poste li studis en Akademio de Selmec ĝis 1878. Li faris la necesajn arbarajn laborojn, post 2 jaroj li akiris diplomon. Post la diplomo li havis arbaristajn taskojn en diversaj lokoj. En 1885 li ekinstruis en faklernejo pri arbaroj en Temes (historia departemento). En la sekva jaro li estis nomumita lernejestro kaj ĉefarbaristo. Ekde 1891 li instruis en la akademio en Selmec kiel ordinara profesoro. Post du jaroj la ministerio sendis lin al Germanio kaj Svislando por konatiĝi kun la lokaj arbaraj sistemoj. En 1894 li ricevis la titolon konsilisto pri arbaroj (post 5 jaroj la titolo estis altigita al ĉefkonsilisto). En 1898 li establis arbaristan instituton kun laboratorio, poste li estis ankaŭ institutestro. Inter 1908–1910 li estis rektoro.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A tölgycsemeték neveléséről (1888) - premiita verko
  • A Selmecbányai M. Kir. Erdõakadémia története és értesítõje (1896) - fundamenta verko
  • Erdőműveléstan (1898)
  • Az árvízvédelmi füzesek telepítése és művelése (1898 (ankaŭ france); 1899, 1903)
  • Az akácfa monográfiája (1911) - ankaŭ france kaj germane
  • Magyarország erdészete. Az erdészeti kísérletügy Magyarországon (1914) - kun iu alia

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti